From Wikipedia, the free encyclopedia
Jiddu Krishnamurti aŭ Ĝidu Kriŝnamurti (telugue జిడ్డు కృష్ణమూర్తి), (Madanapalle, Barato, la 12-an de majo 1895 – Ojai, Kalifornio (Usono), la 17-an de februaro 1986) estis hinda bramano, aŭtoro kaj spirita instruisto.
Jiddu Krishnamurti | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
జిడ్డు కృష్ణ మూర్తి | |||||
Naskiĝo | 12-an de majo 1895 en Madanapalle, Provinco Madraso, Brita Raĝo | ||||
Morto | 17-an de februaro 1986 (90-jaraĝa) en Ojai | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Pankreata kancero vd | ||||
Religio | senreligieco vd | ||||
Lingvoj | telugua • angla vd | ||||
Ŝtataneco | Dominio de Barato (1947–1950) Barato (1947–) Brita Raĝo (–1947) vd | ||||
Alma mater | Universitato de Parizo-Sorbono vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | – | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | K vd | ||||
Okupo | filozofo verkisto vd | ||||
Laborkampo | Filozofio vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Freedom from the Known ❦ The First and Last Freedom ❦ Commentaries on Living ❦ Krishnamurti Foundation vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
Filozofo | |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li estis fama verkisto kaj parolanto (oratoro) pri fundamentaj filozofiaj kaj spiritaj temoj, i.a (sed ne nur): la celo de meditado, homaj rilatoj, kaj kiel estigi pozitivan socian ŝanĝon en tutmonda socio. En multaj publikaĵoj, Kriŝnamurti parolas pri spiritaj demandoj, kiel ekz. atingi kompletan spiritan liberon per meditado, sed ankaŭ pri religiaj kaj filozofiaj temoj. Li famiĝis ĉefe pro altranguloj de la Teozofia Societo, kaj inter ili Annie Besant, kiu deklaris lin en 1910 onta "mondinstruisto" kaj fondis por li la teozofan "Ordenon de la stelo en oriento".
Kiam li aĝis 34, li publike rifuzis la famon kaj la mesiecon akiritajn kiam la Teozofia Societo proklamis lin la nova enkarniĝo de la Majtreja Budho, kaj pasigis la ceteron de sia vivo per regula publikigado kaj publika prezentado de siaj paroladoj, ĉefe en Suda Azio, Eŭropo kaj Usono. 90-jara, li alparolis Unuiĝintajn Naciojn pri paco kaj konscio, kaj en 1984 ricevis la Pac-Medalon de UN.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.