From Wikipedia, the free encyclopedia
Kranakvo alvenas al hejmoj pere de sistemo de tubaro, en plej de la disvolvigitaj landoj. Tiu servo por disporti akvon postulas amasan infrastrukturon de kaptado kaj elprenado, stokado, purigado kaj fine pumpado kaj distribuado pere de tubaroj ĝis la konsumejoj. La kosto de la kranakvo estas malgranda parto de tiu de la enbotela akvo, foje milono. En diversaj hispanlingvaj landoj nomiĝas diference tia akvo: en Hispanio kaj Argentino ĝi estas konata kiel kuranta akvo.
La sama liversistemo uzita por trinki (trinkakvo) estas uzata ankaŭ por lavujo, necesejo, kaj en la uzo de lavmaŝinoj kaj de vestaĵoj kaj de teleroj. En kelkaj lokoj oni faris eksperimentajn klopodojn por enmeti grizakvon netrinkeblan aŭ pluvakvon por tiaj duarangaj uzoj.
La aŭtoritatoj pri sano en diversaj regionoj uzis la liveradon de publika akvo kiel amasa medicino uzante la fluorigon. Tiu estas polemika temo pri sano, liberecoj kaj rajtoj de individuoj.
La disponeblo de kranakvo havigas multajn profitojn de publika sano. Normale, la sama administracio, kiu liveras kranakvon ankaŭ estas responsa pri ties forĵetado kaj traktado de la malŝarĝo de forĵetendaj akvoj.
Liveri kranakvon al grandaj urbaj aŭ antaŭurbaj populacioj postulas kompleksan sistemon kiu kolektas, stokas kaj purigas la kranakvon, tiuj sistemoj en la plej multaj kazoj estas sub la respondeco de profesia registara korpo.
Estas neceso tutmonde purigi kranan akvon, kaj tio estas ĉar akvopurigo estis pruvita tra la historio kiel faktoro kiu reduktas la riskojn de kontraktado de malsanoj kiel ekzemple ĥolero aŭ tifo kaj eĉ estas konsiderata grava faktoro en publika sano kaj pliboniganta vivdaŭron.
Lokaj geologiaj kondiĉoj influantaj grundakvon estas decidaj faktoroj en la naturo de la akvo kaj ofte igas la akvon "malmola akvo". Malsanoj rezultantaj de la konsumo de poluita akvo kaŭzas la morton de 1,6 milionoj da infanoj ĉiujare.[1]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.