Kostas Kiriakos
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Kostas KIRIAKOS (greke Κώστας Κυριάκος, kompleta nomo: Konstantinos G. Kiriakos, Κωνσταντίνος Γ. Κυριάκος, naskiĝis la 7-an de oktobro 1945 en Nemea, Peloponezo) estas greka esperantisto.
Kostas Kiriakos | |
---|---|
Kostas Kiriakos | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1945 en Nemea |
Lingvoj | Esperanto |
Nacieco | Helena |
Ŝtataneco | Grekio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1974–) |
Esperanto | |
Verkis en Esperanto | vidu la liston tekste |
Aliaj aktivaĵoj | vidu tekste |
Esperantistiĝis en | 1974 |
Li studis en la atena universitato Pantios ekonomiajn kaj politikajn sciencojn kaj laboris dum 38 jaroj (de 1964 ĝis 2002) en la Nacia Banko de Grekio el kiu li eksiĝis kiel bankdirektoro. Li estas edziĝinta kun Lenia Kiriakopulu kaj ili vivas en Saronida (antaŭurbo de Ateno).
Kostas Kiriakos esperantistiĝis en 1974 kaj ekde tiam konstante estas aktivulo de Helena Esperanto-Asocio, kiel ties membro, estrarano, ĝenerala ŝekretario, vicprezidanto kaj prezidanto (de 1987 ĝis 1993 kaj de 1999 ĝis 2003). Li gvidis kursojn, publikigis artikolojn, prelegis en kaj ekster la klubejo de la asocio, organizis diversajn asociajn kaj publikajn Esperanto-aranĝojn. Li estis intervjuita de ŝtataj kaj privataj radio-televidaj retoj kaj stacioj.
Estante malnova membro de UEA kaj ties delegito pri informado, li estis vicprezidanto de la 32-a IJK de 1976 en Tesaloniko kaj kunorganizanto de la 2-a Balkana Esperanto-Kongreso de 1984 en Ateno. Plurajn IJK-jn kaj UK-ojn li partoprenis kiel oficiala reprezentanto de la Helena Esperanto-Asocio, ekde 1984 li estas honora membro de la Internacia Societo de Amikeco kaj Bonvolo, ekde 1995 membro de ‘The International Directory of Distinguishid Leadership”, en 2013 estis oficiale honorigita de UEA per Diplomo pri sia Elstara Agado[1] kaj en 2012 estis inter la proponitaj kandidatoj por la titolo de la Esperantisto de la Jaro.
En 2012 li kreis kaj daŭre administras la retpaĝon de la Helena Esperanto-Asocio (www.esperanto.gr) kun blogo Arkivigite je 2013-11-27 per la retarkivo Wayback Machine kaj asocia paĝo en la retejo facebook.
En la sama jaro, 2012, li ankaŭ konstruis du facebook-lokojn, la helenlingvan “Helena Esperanto-Asocio / Amikoj” (https://www.facebook.com/groups/407185489292089/) por enlanda informado kaj la esperantlingvan “Esperanto-Hellas / Nia Verda Informilo”, (https://www.facebook.com/groups/Grekio/), en kiuj li konstante afiŝas ĉiaspecajn novaĵojn, artikolojn, filmojn, fotojn, kantojn ktp.
En 2013 kreis en la retejo Ipernity lokon.
En 2019 konstruis la helenlingvan facebook-grupon "Foliumante la historion de Esperanto" (https://www.facebook.com/groups/323302135047274/), por enlanda infomado.
- La celoj de la disvastiĝo de Esperanto. Urbodomo de Volos (Tesalio, centra Grekio), 06/01/1980. (La tuta prelego estis publikigita en kvin serioj en la grava ĵurnalo de la urbo ”Enimerosi”)
- La nobla ideo de L.L.Zamenhof. Prelegsalono de Helena Esperanto-Asocio, Ateno, 17/12/1980
- 1908-1983, 75-jariĝo de U.E.A. Prelegsalono de Helena Esperanto-Asocio, Ateno, 06/04/1983
- Esperanto, kiel rimedo de lingva egaleco kaj libereco. Prelegsalono de Helena Esperanto-Asocio, Ateno, 16/12/1983
- Unuiĝintaj Nacioj, nia mondo kaj Esperanto. Prelegsalono de Helena Esperanto-Asocio, Ateno, 19/12/1984
- La DLT-sistemo de Toon Witkam. Ĉefhalo de centra hotelo en la urbo Rodos, insulo Rodoso, 0/12/1985
- 1887-1987, 100-jariĝo de Esperanto. Ĉefparolado de la publika Esperanto-festo (kun vasta ĉiafaka ekspozicio kaj televid-prezento de la festo) okaze de la 100-jariĝo de Esperanto. Prelegsalono de Helena Esperanto-Asocio, Ateno, 14/12/1987
- 1989, 100 jaroj post la apero de la revuo “La Esperantisto” kaj la naskiĝo de Edmond Privat. Prelegsalono de Helena Esperanto-Asocio, Ateno, 19/12/1989
- Esperanto kiel solvo de la internacia multlingveco. Kultura Centro de la Helena Katolika Eklezio, Ateno, 07/04/2003
- La lingva problemo ene de la Eŭropa Unio kaj la Internacia Lingvo Esperanto. Kulturdomo de Saronida (antaŭurbo de Ateno), 12/4/2003
- Esperanto, kiel ideologio, lingvo, movado. (Prezento kun bildoj kaj filmetoj). Prelegsalono de la sindikato de Oficistoj de la Nacia Banko de Grekio, Ateno, 27/2/2012
- La neceseco de Esperanto. “Trapezitiki” (monata faka ĵurnalo de la Oficistoj de la Nacia Banko de Grekio), Ateno, junio 1976
- Lingvaj diskriminacioj kaj Esperanto.“Trapezitiki” (monata faka ĵurnalo de la Oficistoj de la Nacia Banko de Grekio), Ateno, majo 1979
- La Internacia Lingvo Esperanto en Unesco kaj Internaciaj Organizoj . “Trapezitiki” (monata faka ĵurnalo de la Oficistoj de la Nacia Banko de Grekio, Ateno, decembro 1979
- La Internacia Lingvo Esperanto.“Fotothemata” (faka revuo de la Ligo de Sportamaj Oficistoj de la Nacia Banko de Grekio), Ateno, No 3/1980
- Pri la Internacia lingvo Esperanto.“Trapezitiki” (monata faka ĵurnalo de la Oficistoj de la Nacia Banko de Grekio), Ateno, julio 1984
- Esperanto, lingvo sen limoj. “Ni kaj la mondo de la Nacia Banko” (oficiala faka eldono de la Nacia Banko de Grekio), Ateno, marto 1985
- La komuna eŭropa lingvo. “Ni kaj la mondo de la Nacia Banko” (oficiala faka eldono de la Nacia Banko de Grekio), Ateno, marto 1988
- La Internacia Lingvo Esperanto kiel interlingvo en la DLT-sistemo. “Ni kaj la mondo de la Nacia Banko” (oficiala faka eldono de la Nacia Banko de Grekio), junio 1989
- Esperanto, la lingvo de komputiloj. (kunverko kun la ĵurnalisto K. Tanopulos) “Elefterotipia” (tutlanda grava ĉiutaga politika ĵurnalo), Ateno, 05/11/1989
- Esperanto, la solvo de la lingva gordia nodo. “Elefteria” [semajna grava ĵurnalo de Lariso (centra Grekio)], 19/08/1991
- La babelismo en la Eŭropa Unio kaj la ŝlosilo de Babelo - 40 jaroj post la Pakto de Romo.“ Ni kaj la Banko” (oficiala eldono de la Nacia Banko de Grekio), Ateno, junio 1997
- Internacia Lingvo Esperanto, 1887-2012, 125 jaroj. “Etnotrapeziki” (gazeto de la Sindikato de la Scienca Oficistaro de la Nacia Banko de Grekio), Ateno, decembro 2012
- Novaĵoj el Grekujo. “Eŭropa Bulteno”, aprilo 2013
- Internacia Lingvo Esperanto, 1887-2012, 125 jaroj. “Delalis” (loka ĵurnalo de la sud-orienta Atiko), januaro-februaro 2013
- Esperanto en unuhora TV-elsendo en la greka televido. "Eŭropa Bulteno”, decembro 2013
- 99-a Universala Kongreso de Esperanto. “Delalis” (loka ĵurnalo de la sud-orienta Atiko), julio-aŭgusto 2014
- La Troja Milito (de Spiros Sarafian) en Esperanto. “Eŭropa Bulteno”, aŭgusto 2014
- La Internacia tago de la Gepatra Lingvo kaj Esperanto. “Delalis” (loka ĵurnalo de la sud-orienta Atiko), marto-aprilo 2016
- Unesco honoras Zamenhof. “Etnotrapeziki” (gazeto de la Sindikato de la Scienca Oficistaro de la Nacia Banko de Grekio), decembro 2019
- Internacia famuloj kaj Esperanto. “Etnotrapeziki” (gazeto de la Sindikato de la Scienca Oficistaro de la Nacia Banko de Grekio), decembro 2020
- Tutmonda Esperantista Movado - Ĉefaj Eventoj. “Etnotrapeziki” (gazeto de la Sindikato de la Scienca Oficistaro de la Nacia Banko de Grekio), decembro 2021
- Esperanto kaj la nomado de Eŭro. “Etnotrapeziki” (gazeto de la Sindikato de la Scienca Oficistaro de la Nacia Banko de Grekio), decembro 2023
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.