apartigilo From Wikipedia, the free encyclopedia
Rosa corymbifera aŭ korimba rozo [1] estas plantgenro el la genro rozo (Rosa) ene de la familio de la Rozacoj (Rosaceae). Ĝi venas el Eŭropo.
korimba rozo | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Rosa corymbifera BORKH. | ||||||||||||||||
La korimba rozo kreskas kiel somerverda,[1] larĝekreskanta arbusto kaj atingas altokreskon de 2 ĝis 3 metrojn. La pikaĵoj estas fortaj, hokaj kaj plej ofte pli longaj ol larĝaj.
La alternestarantaj folioj estas nepare plumaj[1] ku kvin ĝis naŭ mallarĝ kunkreskintaj plumfolietoj. La plumfolietoj estas mallarĝaj ronde ovoformaj ĝis eliptaj kaj havas longecon de 2,5 ĝis 4 cm kaj kaj nepintan apekson. Ili plej ofte estas dentataj, ofte ambauflanke haraj. La spindelo estas kun haroj.
La planto floras en junio. La floroj estas unuopaj aŭ kune kun multaj. Brakteoj ekzistas. La relative longaj infloreskoj kaj la receptaklo havas harojn. La duseksaj floroj estas 4 ĝis 5 cm grandaj radisimetriaj kaj kvinnombraj kun duobla involukro. La kvin sepaloj estas nemulte plumaj kaj je la dorsflanko kalvaj. Past la antezo ili estas retrofleksitaj kaj forfalintaj. La kvinpetaloj estas blankaj ĝi delekate rozeaj. La pistiloj estas liberaj.
La rozfruktoj en matura stato estas oranĝruĝaj kaj havas grandecon de 1,5 ĝis 2 centimetroj.
La karimba rozo (Rosa corymbifera) malsamas al la proksime parenca hundorozo (Rosa canina) per pli grandaj floroj kaj estas preskaŭ senpikaĵa. La malsupraj folisurfacoj de Rosa corymbifera esta kun haroj.
La korimba rozo estas mezomorfa nanofanerofito.[1]
La polenado okazas per insketoj. Semformado okazas ankaŭ sen polenado.[1]
La disvastigo de la diasporoj okazas tra la digesta organaro de bestoj.[1]
La korimba rozo kreskas origine en la apudmarbordaj regionoj de eŭrazio. La sama disvastigejo havas ankaŭ la hunda rozo, sed ĝi malpli oftas.[2][3] En Mezeŭropo ĝiparte mankas.. [2][3]
La korimba rozo preferas nitrogenriĉaj, kalkhava grundo aŭ minimume ne tre acidaj grundoj. Ĝi preferas varmajn kreskejojn. Ĝi kreskas en verproj kaj rande de sekmuroj.[2][3]
La unua priskribo de Rosa corymbifera okazis en 1790 fare de Moritz Balthasar Borckhausen.
Kelkaj botanikistoj apartenigis la varioj de r Rosa corymbiferala specio Rosa canina.
Rosa corymbifera apartenas al la sekcio Caninae ene de la genro Rosa.
La sovaĝrozo Rosa corymbifera estas ankaŭ uzata kiel baztrunko je greftado de rozoj. Korimba rozo estas vintrorezistaĝi −29 °C (USDA-zono 5).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.