urbo en nuntempa Pollando From Wikipedia, the free encyclopedia
Chodzież (proksimuma prononco [ĤOĝeŝ], ˈxɔd͡ʑeʂ, esperantigebla per Ĥoĝeŝo, germane: ĝis 1878 Chodziesen, 1878–1920 Colmar, 1939–1945 Kolmar) estas urbo en la provinco Grandpollando de Pollando. Fine de 2021 en la urbo vivis 18 044 loĝantoj.
Chodzież | |||||
Blazono | |||||
urba komunumo • urbo | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Genitivo de la nomo | Chodzieży | ||||
Provinco | Grandpollando | ||||
Distrikto | Distrikto Chodzieski | ||||
Komunumo | Komunumo Chodzież | ||||
Speco de komunumo | Urba | ||||
Urba komunumo | Jes | ||||
Urborajtoj | 1434 | ||||
Koordinatoj | 52° 59′ N, 16° 55′ O (mapo)52.99009166666716.912186111111 | ||||
Areo | 12,77 km² | ||||
Loĝantaro | 18044 (en 2021) | ||||
Loĝdenso | 1 543,1 loĝ./km² | ||||
Poŝtkodo | 64-800 | ||||
Telefona antaŭkodo | 67 | ||||
Aŭtokodo | PCH | ||||
TERYT | 4303801011 | ||||
Estro | Jacek Gursz | ||||
Titolo de estro | Urbestro | ||||
Adreso de estraro | ul. Paderewskiego 2 | ||||
Poŝtkodo de estraro | 64-800 | ||||
Telefono de estraro | 67 282-72-12 | ||||
Fakso de estraro | 67 282-72-32 | ||||
Ĝemelaj urboj | (Germanio) Nottuln (Pollando) Stronie Śląskie | ||||
Komunuma retejo | http://www.chodziez.pl | ||||
Ĝi estas la centro de samnoma komunumo kaj de la distrikto Chodzież.
La plej malnovajn spurojn de la setlado, kiujn oni trovis en Chodzież, estas de la jaro 2000 a.K.. De tiu epoko devenas tera tumulo ĉe unu el la stratoj de la urbo. Malpli ol duonmil jarojn poste, la regiono de Chodziez estis konkerita de la homoj de la Luzacia Kulturo (vidu la apudan mapon), kies ĉeesto daŭris tie dum preskaŭ dek jarcentoj. La urborajtojn donis Ladislao la 2-a Jogajlo, la reĝo de Pollando en la manojn de Trojan el Łękno el la gento Pałuki. La familio Grudziński estis la posedantoj de Chodzież ĝis la duono de la 19-a jarcento.
Chodzież estis en la Vojevodio de Kalisz ĝis la jaro 1768. Poste dum 4 jaroj ĝi estis en Vojevodio de Gniezno ĝis la unua dispartigo de Pollando en la jaro 1772. Grava ekonomia ŝanĝo por Chodzież estis en la jaro 1656, kiam la nobelfamilio Grudziński invitis al la urbo la germanajn teksistojn el la tiam bruligita urbo Leszno. La konstruitaj domoj fare de la teksistoj komencis la konstruadon de la moderna urbo (vidu la apudan foton).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.