From Wikipedia, the free encyclopedia
La komunumaro Schiers (prononcu ŝirs, en romanĉa lingvo circul Aschera) estas administra unuo de Kantono Grizono kaj parto de la distrikto Prättigau/Davos. Ĝi havis 4325 loĝantojn la 31-an de decembro 2009. Ĝia ĉefloko estas Schiers.
Komunumaro Schiers | |
---|---|
subdistrict of the canton of Graubünden | |
Kantono | Grizono |
Distrikto | Prättigau/Davos |
Ĉefloko | Schiers |
Koordinatoj | 46° 58′ N 9° 41′ O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | {{{loĝantoj}}} |
Areo | 94,94 km² |
Loĝantardenseco | 46 loĝantoj/km² |
La komunumaro Schiers situas en la suba parto de Pretigovio (germane Prättigau), kiel nomiĝas la valo de la rivero Landquart, ambaŭflanke de la valo.
Tra la komunumaro Schiers pasas la kantona ĉefvojo n-ro 28 de Landquart al Davos kaj la al ĝi paralela linio de Retia Fervojo. La flankaj valoj atingeblas per diversaj poŝtaŭtolinioj.
La komunumaro Schiers konsistas (stato en 2011) el 2 komunumoj, el kiuj Schiers estas la pli granda. Jen la listo:
Blazono | Nomo | Loĝantoj (2008-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
Grüsch | 1826 | 33.28 | 3961 | |
Schiers | 2499 | 61.66 | 3962 | |
Totale | 2 | 4325 | 94,94 |
La komunumaro Schiers estiĝis el la malnova tribunalkomunumo Schiers 1851 surbaze de la tiama leĝo pri la nova administra ordo de Kantono Grizono kaj estis atribuita al la distrikto Unterlandquart. La distrikto Unterlandquart estis dissolvita finde de 1986 kaj ekde la 1-a de januaro 1987 la komunumaro Schiers apartenas al la distrikto Prättigau/Davos.[1]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.