Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Kompozita ordo estas miksa klasika ordo kiu ne apartenas al la grupo de la grekaj klasikaj ordoj (dorika, ionika kaj korinta), sed, kiel la toskana, estas unu de la romiaj kontribuoj al la klasikaj ordoj. Laŭ proporcioj kaj komponaj elementoj ĝi estas identa al la korinta ordo, kun du variaĵoj: la bazo estas pli riĉa je modluroj kaj similas al invertita dorika kapitelo, dum la kapitelo mem estas miksaĵo aŭ komponaĵo (de tie la nomo de la ordo) kiu kombinas la volutojn de la ionika kapitelo kun la akantofolioj de la korinta kapitelo.[1][2] En multaj versioj de la kompozita ordo la volutoj estas tamen pli grandaj aŭ longaj, kaj havas ĝenerale iun ornamaĵon metitan centre inter la volutoj. La kolono de la kompozita ordo havas tipe dek diametrojn de alto, kvankam kiel ĉe ĉiuj ordoj tiuj detaloj povis estis deciditaj rekte de la arkitekto por adaptigi ĝin al partikularaj konstruaĵoj.
Laŭ Francisko Azorín komposita ordo [tiele kun so] estas Renesancstila subordo miksanta jonikan k. korintan ordon.[3] Li indikas etimologion el la latina cum ponere (kune meti).[4]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.