Kodiaka Insularo aŭ Kodiaka Arkipelago estas arkipelago, aŭ grupo de insuloj, sude de kontinenta tereno de la subŝtato de Alasko (Usono), ĉirkaŭ 405 km traaere sude de Anchorage en la Golfo de Alasko. La plej granda insulo de la arkipelago estas Kodiak, la dua plej granda insulo de Usono. La arkipelago estas ĉirkaŭ 285 km longa kaj 108 km larĝa, el la Insuloj Barren norde de Ĉirikof kaj la grupo de la Semidi sude. La Arkipelago enhavas 13,890 km² de tereno. La Kodiaka Arkipelago enhavas ĉirkaŭ 40 malgrandajn glaĉerojn, nombrajn torentojn kaj centojn da specioj de teraj kaj maraj animaloj. Multe el ties tereno estas arbara.
Kodiaka Insularo | ||
---|---|---|
grupo de insuloj | ||
Akvejo | Pacifika oceano | |
Geografia situo | 57° 36′ N, 152° 54′ U (mapo)57.6-152.9 | |
| ||
Nombro de insuloj | 186 [1] | |
Ĉefa insulo | Kodiak Island | |
Tuta areo | 13 890 km² | |
Loĝantoj | 13 913 | |
Referencoj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.