komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Oberriet estas urbo komunumo en la elektodistrikto Rejnvalo, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 9 924 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
- La mallongigo SG en Oberriet SG staras por la svisa Kantono Sankt-Galo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Oberriet. |
Oberriet | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Sankt-Galo |
Distrikto | Elektodistrikto Rejnvalo |
Geografia situo | CH1903: 760876 / 242825 (mapo)47.3166666666679.5666666666667 |
Nombro de loĝantoj | 7924 |
Areo | 34,51 km² |
Alteco | 420 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 9463 |
Komunumkodo | 3254 |
Oberriet situas en la centro de la Rejnvalo. Oriente ĝian limon formas la Alpa Rejno, je kies alia flanko situas Aŭstrio.
Oberriet konsistas el la kvin municipoj Oberriet, Eichenwies, Montlingen, Kobelwald kaj Kriessern kaj la setlejoj Blatten, Moos, Rehag, Stieg, Freienbach, Stein, Kobelwies, Watt kaj Hard.
La komunumo Oberriet limas en nordo al Balgach, en nordnordoriento al Diepoldsau, en nordoriento al Altach (Aŭstrio), en orientnordoriento al Mäder (Aŭstrio), en oriento al Koblach (Aŭstrio), en sudoriento al Meiningen (Aŭstrio), en sudo al Rüthi, en sudsudokcidento al la eksklavo Lienz de la urbo Altstätten, en sudokcidento al Rüte (AI), en okcidento al Eichberg, en nordokcidento al Altstätten, kaj en nordnordokcidento al Marbach kaj al Rebstein.
Sude de la municipo Oberriet situas la kastelruino Blatten, kiu estis konstruita de la abato de Sankt-Galo Berchtold von Falkenstein en la jaro 1270 kiel defendo kontraŭ la Grafoj de Werdenberg. En la jaro 1799 ĝi estis detruita dum la milito inter Francio kaj Aŭstrio.
Oberriet posedas stacidomon sur la trajnlinio de Sankt-Margreto al Buchs SG de la Svisaj Federaciaj Fervojoj, tamen tie haltas nur malmultaj trajnoj. Aliflanke la komunumo estas bone konektita per loka busreto kun Buchs SG kaj Altstätten SG.
La unua dokumenta mencio de loko sur la teritorio de la hodiaŭa komunumo Oberriet estis de la municipo Montlingen kiel Monticulus kaj datiĝas el la jaro 842 kaj Kriessern estis menciita en la jaro 1164 kiel Criessa. En la jaro 1229 la germana reĝo donacix la regnan bienon al la Princabatejo Sankt-Galo, kiu regis pri ĝi ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798. Unue la regiono tiam fariĝis sendependa en Respubliko Rejnvalo, sed jam post mallonga tempo Napoleono integris la regionon al la Kantono Säntis. En la jaro 1803 post la fino de la Helveta Respubliko el la iama regna bieno Kriessern estis fondita la komunumo Oberriet kiel parto de la nove kreita Kantono Sankt-Galo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.