From Wikipedia, the free encyclopedia
La komunumaro Klosters estas administra unuo de Kantono Grizono kaj parto de la distrikto Prättigau/Davos. Ĝi havis 3894 loĝantojn la 31-an de decembro 2009. Ĝia ĉefloko estas Klosters-Serneus.
Komunumaro Klosters | |
---|---|
subdistrict of the canton of Graubünden | |
Kantono | Grizono |
Distrikto | Prättigau/Davos |
Ĉefloko | Klosters-Serneus |
Koordinatoj | 46° 53′ N 9° 53′ O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 3894 (2009-12-31) |
Areo | 193,10 km² |
Loĝantardenseco | 20 loĝantoj/km² |
La komunumaro Klosters situas en la supra parto de la valo Prättigau (esperante ankaŭ Pretigovio) en la fontregiono de la rivero Landquart.
Klosters estas grava nodo de la Retia Fervojo. Tra ĝi unuflanke pasas la linio de Landquart al Davos kaj aliflanke la linio tra la 19 kilometrojn longa Vereina-Tunelo al Sankt Maŭrico.
La komunumaro Klosters konsistas (stato en 2011) nur el la komunumo Klosters-Serneus kun kies teritorio ĝi kongruas:
Blazono | Nomo | Loĝantoj (2008-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
Klosters-Serneus | 3894 | 193.10 | 3871 | |
Totale | 1 | 3894 | 193,10 |
La unua dokumenta mencio de Klosters datiĝas el la jaro 1436 zuo dem Closter. La komunumaro Klosters estis kreita en la jaro 1851 surbaze de la tiam enkondukita leĝo pri la nova administra divido de Kantono Grizono. Ĝi origine konsistis el la komunumoj Klosters kaj Serneus. En la jaro 1865 la du komunumoj estis kunigitaj, tiel ke la komunumaro konsistis nur ankoraŭ el la komunumo Klosters-Serneus, kun kiu ĝi teritorie identas. [1]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.