Klorofitoj[1] (science: Chlorophyta) estas subgrupo de verdaj algoj. La nomo estas utiligita en du tre malsamaj signifoj depende de aŭtoro.[2][3]

Thumb
Ulvophyceae kunmetaĵo

[4] En pli aĝaj klasifiksistemoj, ĝi rilatas al tre parafiletika grupo de ĉiuj verdaj algoj ene de la verdaj plantoj (Viridiplantae), kaj tiel inkludas proksimume 7 000 speciojn[5][6] de plejparte akvaj fotosintezaj eŭkariotaj organismoj. Kiel la teroplantoj (briofitoj kaj trakeofitoj), verdaj algoj enhavas klorofilojn a kaj b, kaj stokas nutraĵon en formo de amelo[5] en siaj plastidoj. En pli novaj klasifikoj, ĝi rilatas al unu el la du kladoj konsistigante la Viridiplantae, kiuj estas la klorofitoj kaj la streptofitoj aŭ karofitoj.[7][8] En tiu signifo ĝi inkludas nur proksimume 4 300 speciojn.[4]

Thumb
Haeckel Siphoneae

Klasoj

Ebla klasifiko kiam Klorofitoj rilatas al unu el la du kladoj de la Viridiplantae estas montrita malsupre.

  • Klaso Prasinophyceae T. A. Chr. eks-Ø. Moestrup & J. Throndsen
  • Klaso Chlorophyceae Wille
  • Klaso Trebouxiophyceae T. Friedl
  • Klaso Ulvophyceae K. R. Mattox & K. D. Stewart

Klasifiko de la Klorofitoj, traktite kiel ĉiuj verdaj algoj, laŭ Hoek, Mann kaj Jahns 1995.[5]

  • Prasinophyceae
  • Chlorophyceae
  • Ulvophyceae
  • Cladophorophyceae
  • Bryopsidophyceae
  • Dasycladophyceae
  • Trentepoliophyceae
  • Pleurastrophyceae (Pleurastrales kaj Prasiolales)
  • Klebsormidiophyceae
  • Zygnematophyceae
  • Charophyceae

Klasifiko de la Klorofitoj (traktitaj kiel kio nun estas konsiderita unu el la du kladoj de la Viridiplantae) laŭ Bold kaj Wynne 1985.[9]

  • Volvocales
  • Tetrasporales
  • Chlorokocales
  • Chlorosarcinales
  • Ulotrichales
  • Sphaeropleales
  • Chaetophorales
  • Trentepohliales
  • Oedogoniales
  • Ulvales
  • Cladophorales
  • Acrosiphoniales
  • Caulerpales
  • Siphonocladales
  • Dasycladales

Referencoj

Literaturo

Fonto

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.