From Wikipedia, the free encyclopedia
Klifinsuleto estas geologia terformo konsista je dekliva kaj ofte vertikala kolono (aŭ kolonoj) de roko en la maro ĉe marbordo, izolata pro erozio.[1]
Klifinsuletoj estas formataj pere de procesoj de marbordaj geomorfologio, kiuj estas tute naturaj. Tempopaso, vento kaj akvo estas la ununuraj faktoroj implicaj en la formado de Klifinsuletoj.[2] Ili formiĝas kiam parto de la marbordo estas eroziita de la hidraŭlika agado, kiu estas la forto de la maro aŭ de la akvo (ondoj kaj tajdoj) frapante kontraŭ la rokoj. La forto de akvo rompas la bordon kaj postajn falojn, formante liberajn rokkolonojn kaj foje eĉ malgrandan insulon. Sen konstanta agado de akvo, la klifinsuletoj formiĝas ankaŭ kiam natura arko falas pro gravito, pro sub-aeraj procesoj kiaj venta erozio.
Klifinsuletoj povas havigi gravajn nestolokojn por marbirdoj, kaj multaj estas popularaj por rokogrimpado.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.