From Wikipedia, the free encyclopedia
Klakebla mapo aŭ bildomapo estas naviga elemento en hipertekstoj. Ĝi konsistas el bildo (ne nepre mapo) dividita al areoj, kiuj havas po hiperligon al alia adreso.
Klakeblaj mapoj do ebligas ligi partojn de bildo al aliaj informoj. Multaj ekzemploj efektive estas mapoj en la tradicia senco; ekzemple eblas ligi artikolojn pri landoj, urboj, riveroj ktp. kun ties bildo sur mapo. Alia ekzemplo estas skizo de maŝino, kies partoj estas ligitaj al pli detalaj informoj pri la partoj de la maŝino.
En la unuaj versioj de HTML klakeblaj mapoj estis difinitaj en apartaj lokoj en la servilo. Moderna HTML permesas difini mapon per la marko <map>
kaj ties submarkoj <area>
.
Areoj en HTML-a mapo povas havi la formon de cirklo, aks-paralela ortangulo aŭ poligono.
Kie klakeblaj HTML-mapoj ne estas disponeblaj (ekz. en Vikipedio), eblas simuli ilin per dispecigo de bildo al ortangulaj bilderoj, sed per tio oni ne disponas cirklajn kaj poligonajn areojn. Krome la procedo estas pli laboriga.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.