Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Hiperteksto en komputada scienco estas speciale markita teksto, kiu enhavas ligilojn al aliaj tekstoj aŭ al aliaj partoj de la sama teksto. Hiperteksto, do, estas revolucia atingo de homaro: antaŭ ĝi tekstoj —skribaj kaj parolaj — ĉiam estis nur linearaj (se ne konsideri la piednotojn, kiuj fakte estis la unua similaĵo de la nuna hiperteksto).
Bona (kaj plej ofte nun renkontata) ekzemplo de hiperteksto estas HTML-teksto en Interreto (ankaŭ la paĝoj de Vikipedio).
Hiperteksteco estas ankaŭ la nova eco de proza beletro, en kiu forestas aga linio. Tiu tekniko estas uzata por krei senton de ludo, karakteriza por postmodernisma literaturo. Unu el la plej elstaraj ekzemploj de tia literaturo estas novelo-leksikono de Milorad Paviĉ "Ĥazara vortaro". Ekzistas ankaŭ elektronika hiperteksta literaturo, preskaŭ ne legebla surpapere.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.