From Wikipedia, the free encyclopedia
Klaŭda Prokula estas la nomo kutime atribuata al la edzino de Poncio Pilato, unu el la protagonistoj de evangelia historio de la Pasiono de Jesuo. La Evangelio laŭ Mateo, la unika raportanto pri la evento, ŝin ne indikas pernome kaj nur sekve kristana tradicio ŝin nomis Prokula, Prokla, Perpetua aŭ Klaŭda Prokula. Ŝi estas menciita en la apokrifaj Agoj de Pilato.
Klaŭda Prokula | |
---|---|
Biblia persono | |
homo | |
Verko | Matthew 27:19 |
Informoj | |
Sekso | ina |
Nacieco | Roma regno |
Religio | kristanismo |
Okupo | dommastrumanto |
Edzo/Edzino | Pontio Pilato |
Inter la kvar evangeliistoj nur Mateo mencias la edzinon de Pilato. Laŭ la tieja raporto ŝi sendis mesaĝon al la edzo por lin persvadi ne mortokondamni Jesuon, solecitita de sonĝo. " 19 Kaj dum li sidis sur la tribunala seĝo, lia edzino sendis al li, por diri: Nenion havu kun tiu justulo, ĉar mi suferis multe hodiaŭ en sonĝo kaŭze de li" (Mateo 27, 19).
Mateo estas multe sinteza pri la virino kaj ne priskribas la sonĝon per kiu ŝi estus afliktita.
La nomo Klaŭda aperas nur el la 2-a epistolo al Timoteo 4, 21. ‘ Klopodu veni antaŭ la vintro. Salutas vin Eŭbulo kaj Pudens kaj Lino kaj Klaŭdia kaj ĉiuj fratoj.’ Ĉu temas pri la sama persono? [1]
Prokula estas kultata kiel sanktulino en la orienta eklezia tradicio. En la Ortodoksa Eklezio ŝi estas honorata sub la nomo de Sankta Prokula aŭ Prokla.
La Etiopia Ortodoksa Eklezio liturgie celebras samtage Pilaton kaj Prokulan la 25-an de junio. La Etiopia Eklezio sanktoproklamis Pilaton en la 6-a jarcento ĉar li agnoskis kaj pentis pri sia kulpo en la kondamno de Jesuo.[2].
Ekzistas skribaj dokumentoj, taksataj apokrifaj, kiuj sin proponas kiel greklingvaj aŭtografoj de Prokula, nome leteroj informantaj pri ŝia periodo pasinta en Judujo, trovitaj en la monaĥejo de Bruĝo, nun konservataj en Vatikano. La usona esplorantino Catherine van Dyke ilin tradukis al la angla lingvo.
Surbaze de la evangelia referenco al la sonĝo de la edzino de Pilato estis verkita dramo dum ofte la sonĝo aperas en diversaj verkoj; pri ĝi parolas ankaŭ la filmo la La tuniko de 1953.
En la rok-opero Jesus Christ Superstar de Andrew Lloyd Webber, la edzino de Pilato ne estas menciita, sed ŝia sonĝo estas atribuata al Pilato mem.
La filmo de 1961 La reĝo de la reĝoj (1961), Prokula (Klaŭda en la filmo) estas prezentita kiel edzino tute dediĉita al la edzo kaj inteligenta, kaj kiel filino de la romia imperiestro Tiberio.
En filmo de 2004 The Passion aperas Klaŭda, rolita Claudia Gerini, kiu aktivas intense kaj kompateme: asertas, iukaze, ke mem kapabla agnoski la veron kiam ĝi sentiĝas, alikaze ŝi konsolas Marian la patrinon de Jesuo kaj ameme proponas al ŝi tukaĵerojn por liberigi la jesuan korpo el la restaĵoj de la skurĝado.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.