From Wikipedia, the free encyclopedia
Kinabalu-Monto (malaje : Gunung Kinabalu) estas elstara monto en la insulo Borneo en Sudorienta Azio. Ĝi situas en la orient-malajzia subŝtato Sabaho kaj estas protektata kiel Kinabalu-Parko, Monda heredaĵo de Unesko. Kinabalu-Monto estas la plej alta pinto en la bornea Kroker-Montaro kaj estas la plej alta monto en Malaja Insularo [1]. Kinabalu-Monto estas ankaŭ, tutmonde, la monto kiu la plej ekstreme elstaras super sia ĉirkaŭaĵo [2].
Kinabalu-Monto | |||
---|---|---|---|
monto • ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso | |||
Alteco | 4 095 m | ||
Situo | Malajzio | ||
Montaro | Kroker-Montaro | ||
Domino | 2536 km → Ngga Pilimsit | ||
Elstareco | 4095 m | ||
Geografia situo | 6° 5′ N, 116° 33′ O (mapo)6.0833333333333116.55 | ||
| |||
Unua grimpo | 1851 Hugh Low (pinto de altebenaĵo) 1888 | ||
Plej facila montgrimpo | promenadvojo | ||
Rimarko | Plej alta monto de Malajzio | ||
En 1997, remezurado helpe de satelita teknologio montris ke la altitudo de la pinto (konata kiel Loŭ-Pinto aŭ angle Low's Peak) sumiĝas je 4 095 m, kiu estas 6 m malpli ol la antaŭe supozita kaj publikigita nombro 4 101 m [3].
Kinabalu-Monto ampleksas la ekoregionon "kinabalu-montaj alpaj herbejoj" apartenanta al la biomo montaraj herbejoj kaj arbustaroj. La monto kaj ties ĉirkaŭaĵo estas unu el la plej gravaj biologiaj ejoj en la mondo, kun inter 5 000 kaj 6 000 da plantospecioj, 326 da birdospecioj, kaj pli ol 100 da registritaj mamulospecioj. Inter tiu riĉa flaŭro kaj faŭno troviĝas famaj specioj kiaj la giganta Rafflesia (rafleziacoj) kaj la orangutano.
Al Kinabalu-Monto estas atribuita la statuson de Monda heredaĵo de Unesko [4][5][6].
Loŭ-Pinto estas sufiĉe facile grimpebla fare de persono je bona fizika kondiĉo kaj montogrimpado–ekipaĵo tute ne estas bezonata laŭ la precipa vojo [7]. Aliaj pintoj en la montaro tamen postulas spertan rokgrimpadan scipovon.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.