From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĥiasmo aŭ kiasmo estas en retoriko kaj parolfiguro kaj stilfiguro bazita sur ripeto kun partikulara strukturo. Temas pri paralelismo kun kruciĝo: tio estas, la ripeto de sintaksa strukturo kun la partikulareco, ke la ripetataj elementoj (simbole A kaj B) aperas unue laŭ unu ordo (AB), kaj sekve en la mala ordo (BA). Tiel, en la komenco de la hispanlingva poemo de Manuel Machado Verano,
Frutales
cargados,
dorados
trigales
aperas kiasmo, ĉar unue estas la vortordo substantivo + adjektivo (A+B) kaj poste, male, adjektivo + substantivo (B+A). Krome la rimo estas same kiasma.
Kiam okazas ripeto ne nur de la sintaksa strukturo, sed ankaŭ de la vortoj mem, tio estas speco de kontraŭknalo, kiel en la frazo «Nek anas ĉiuj, kiuj estas, nek estas ĉiuj, kiuj anas».
La nomo de la figuro devenas de la greka lingvo, nome χιασμóς, 'kruciĝo' (reference al la formo de la greka litero χ, ĥi).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.