urbo en Irano From Wikipedia, the free encyclopedia
Kermanŝaho (perse کرمانشاه, kurde Kirmaşan) estas antikva urbo de Irano kaj ĉefurbo de la samnoma provinco Kermanŝaho. La urbo fondiĝis dum la 4-a jarcento.
Kermanŝaho · کرمانشاه · Kirmaşan | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo de Irano urbego vd | |||||
Administrado | |||||
Lando | Irano | ||||
Provinco | Provinco Kermanŝaho | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 67146 | ||||
Telefonkodo | 083 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 945 651 (2016) [+] | ||||
Loĝdenso | 9 749 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 34° 19′ N, 47° 4′ O (mapo)34.31666666666747.068611111111 [+] | ||||
Alto | 1 350 m [+] | ||||
Areo | 97 km² (9 700 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+03:30 | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Kermanshah [+] | |||||
Laŭ la stato de 2016 en la urbo vivis 945 651 loĝantoj sur areo de 97 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 9 749 loĝantoj/km². La loĝantaro parolas en persa kaj dialekto de kurda lingvo.
Post la islama revolucio la registaro ŝanĝis la nomon de la urbo al Baĥtaran, sed intertempe oni denove uzas la tradician nomon.
Ĝi estas grava loko pro la epigrafo de Dario la 1-a la Granda en apuda Behistun (6-a jarcento a.K.), kiu troviĝas pli malpli 1300 metrojn alte en la montaro, unu el la plej allogaj ejoj en Mez-Orienta arkeologio: la Behistun-surskribon. Antaŭ nelonge Unesko rekonis ĝin kiel Mondan Heredaĵon.
Ĉi tie la brito Henry Rawlinson kopiis la trilingvan epigrafaĵon de Dario la 1-a de la Aĥemenidoj, entranĉitan en la rokojn en 522 a.K. en la malnovaj persa, elama kaj akada lingvoj, gravega paŝo antaŭen al la deĉifrado meze de la 19-a jarcento de la kojnforma skribo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.