Kerestj (ruse Кересть) estas rivero en nord-okcidento de la Eŭropa parto de Rusio, en Novgoroda provinco (malgranda parto de la rivero estas limo kun Leningrada provinco), maldekstra alfluanto de la rivero Volĥov. Ĝi fontas el marĉoj en la distrikto Novgorodskij ĉe la limo kun la distrikto Bateckij kaj apud la setlejo Bateckij. Ĝi enfluas al Volĥov en la distrikto Ĉudovskij, iom pli norde ol la urbotipa loĝloko Krasnofarfornij kaj la vilaĝo Gruzino. Kerestj havas plurajn malgrandajn alfluantojn. La rivero apartenas al la baseno de la Balta Maro[1].
Kerestj | |
ruse Кересть | |
rivero | |
La rivero Kerestj en Ĉudovo | |
Lando | Rusio |
---|---|
Regiono | Novgoroda provinco |
Urbo | 1
|
Fontrivero | Marĉoj apud la loĝloko Bateckij |
- situo | Novgorodskij distrikto, Novgoroda provinco |
- koordinatoj | 58° 42′ 07″ N 31° 08′ 56″ O (mapo) |
Enfluejo | Volĥov |
- situo | apud la urbotipa loĝloko Krasnofarfornij, Ĉudovskij distrikto, Novgoroda provinco |
- koordinatoj | 59° 10′ 39″ N 31° 51′ 52″ O (mapo) |
Longo | 100 km (62 mi) |
Akvokolektejo | 933 km² (93 300 ha) |
La baseno de la rivero Volĥov kaj la lago Ilmenj
| |
Vikimedia Komunejo: Kerest river | |
Ĉe Kerestj situas la urbo Ĉudovo. La neoficiala himno de la urbo komenciĝas per la vortoj “Super Kerestj-rivero …” (ruse “Над Керестью-рекой …”).[2]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.