urbo en Egiptio From Wikipedia, the free encyclopedia
Kenao, laŭ egipta arabe قنا, kopte ⲕⲱⲛⲏ estas la ĉefurbo de la Provinco Kina en Alta Egiptio, en Egiptio.
La origina malnova greka loknomo Καινή signifas "nova (urbo)", laŭ la posta araba "tre ruĝa" (fekunda tero).
En Kenao loĝis 252 883 homoj en 2021.
Kenao troviĝas en valo laŭ la dekstra (orienta) bordo de Nilo 80 metrojn super la marnivelo. La historia urbo Dandara situas ĉe la kontraŭa, dekstra bordo de Nilo. Luksoro troviĝas 55, Saŭhaĝo 113, Hurghada 160, El Baljana 204, Asuano 234, ĉefurbo Kairo 454, Ismailio 493 kilometrojn (aere) .
Kenao estis grava loko ekde la antikvaj tempoj, ĉar grava karavanvojo al la Ruĝa Maro kondukis proksime, krome oni minadis proksime ŝtonojn kaj orojn. Baldaŭ la islamo lasis konsiderindan heredaĵon.
Kenao estas industria kaj komerca centro. La urbego famas pri ceramikaĵoj kaj elektronikaĵoj.[1] Al-Agha Group,[2] estis establita en 2013.[3]
En Kenao vivas islamanoj (65%) kaj koptaj kristanoj (35%).
En Kenao kampuso funkcias.
Kenao situas en arida klimato (BWh) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. Neniam pluvas. La averaĝa jara temperaturo estas 24 °C kaj varias inter 15-32 °C.
Kenao havas trairan fervojan linion laŭ la Nilo, same ĉefvojon. Estas fervojaj branĉoj tra la Nilo kun aparta ponto, krome mallonga branĉo orienten. Voja ponto helpas la trafikon, krome signifa vojo kondukas al haveno Safaga, samtempe al la la Ruĝa Maro. La plej proksima flughaveno funkcias apud Luksoro.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.