From Wikipedia, the free encyclopedia
Ken-Iĉiro Kobajaŝi, origine japane 小林 研一郎 laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj ortografio Kobajasi Kenicsiró estas japandevena hungara dirigento, komponisto, altlerneja instruisto.
Ken-Iĉiro Kobajaŝi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | 小林 研一郎 |
Naskiĝo | 9-an de aprilo 1940 (84-jaraĝa) en Iŭaki |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Tokia Universitato de la Artoj (–1964) |
Okupo | |
Okupo | dirigento komponisto universitata instruisto |
Ken-Iĉiro Kobajaŝi [1] naskiĝis la 9-an de aprilo 1940 en Ivaki (Japanio).
Ken-Iĉiro Kobajaŝi aĝis 10, kiam li aŭdis simfonion de Beethoven, poste li decidis esti komponisto. En la sekva jaro li jam komponadis. En 1960 li ekstudis en Belarta Universitato de Tokio, iom poste li interesiĝis jam pri dirigentado. Post siaj studoj li atingis la unuan lokon en dirigento-konkurso en 1972, poste li ricevis dirigentan postenon en Tokio. Lia internacia kariero komenciĝis en Budapeŝto en 1974, tiam li atingis la unuan lokon en konkurso anstataŭ la hungaraj favoritoj. Li ricevis dirigentan postenon apud János Ferencsik. Post morto de Ferencsik li estis la primara dirigento inter 1987-1992, poste li ricevis la titolon eterna honora dirigento de la orkestro. Krom tio li ofte estis gastodirigento en Eŭropo, eĉ en Japanio. Li ankaŭ instruis en la japana belarta akademio, krome li havas dirigentajn postenojn ankaŭ en Japanio. Kelkfoje li komponadis. Lia filino estas pianisto. Li ricevis 3 hungarajn ŝtatajn premiojn inter 1986-1994, ĉeĥan premion en 2000. Li ricevis la titolojn ambasadoro de la hungara kulturo en 2010 kaj honora instruisto de Muzikarta Universitato Ferenc Liszt.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.