Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Kastelo de Creully estas konstruaĵo konstruita inter la 11-a kaj 17-a jarcentoj en urbo Creully en departemento Calvados (Normandio), Francio.
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Kastelo de Creullet. |
Kastelo de Creully | |||
---|---|---|---|
burgo | |||
Geografiaj informoj | |||
Lando | Francio | ||
Geografia situo | 49° 17′ 11″ N, 0° 32′ 24″ U (mapo)49.2864-0.53989999999999 | ||
| |||
Loko | Creully | ||
Konstruita | 11-a jarcento | ||
Nuntempa posedanto | Komunumo | ||
Okazis laŭlonge de jarcentoj multoblaj transformiĝoj kaj aranĝoj.
Dum la sama periodo, ĝia arĥitekturo trairis malkonstruojn kaj rekonstruojn je ĉiu angla aŭ franca okupado.
Kiam finiĝis milito, ĉ. 1450, la kastelo revenis en posedon de barono de Creully. La kastelo estis poste malkonstruita laŭ ordono de Ludoviko la 11-a en 1461, pro nura ĵaluzo. Legendo diras ke en 1471, Ludoviko la 11-a, trapasante tra Creully permesis ĝian rekonstruon por danki la enloĝantojn de Creully pro ilia varma akcepto.
22 baronoj el la sama familio sinsekvis en la kastelo de 1035 ĝis 1682
En 1682, la lasta barono de Creully, Antoine la 5-a de Sillans, tro enŝuldiĝinta, vendis sian kastelon al Colbert, ministro de Ludoviko la 14-a, kiu mortis la sekvantan jaron sen loĝi en ĝi.
De 1682 ĝis 1789, okupado de la lokoj fare de la posteularo de Colbert. dum la Franca revolucio, la bieno estis konfiskita kaj vendita al pluraj riĉaj ter-posedantoj.
Ekde la 7-a de junio 1944, la kvadrata turo gastigis dum mallonga tempo la disaŭdigan relajson de BBC, de kie estis elsenditaj novaĵoj de la Batalo de Normandio.
En 1946 la komunumo de Creully fariĝis proprietulo de la kastelo. Ĝi ankoraŭ estas posedaĵo de la komunumo kaj de privata persono. Ĝi estis klasita kiel historia monumento ekde junio 2004[1].
La kastelo enhavas grandajn salonojn kiuj utilas hodiaŭ por pluraj eventoj: geedziĝoj, koncertoj, kongresoj, ekspozicioj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.