specio From Wikipedia, the free encyclopedia
La blua akonito (Aconitum napellus) aŭ blua kaskofloro estas plantospecio de la genro Akonito (Aconitum) en la familio de la Ranunkolacoj (Ranunculaceae). Plia esperanto-nomo estas laŭ la scienca nomo napela akonito.
Akonito blua, kaskofloro blua | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aconitum napellus L. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La blua kaskofloro estas tradicia ornama kaj medicina planto. Ĉiuj partoj estas forte venenaj. Jam du gramoj de la radiko estas mortiga.[1]
Blua akonito estis ofte uzata veneno por murdi aŭ por venenigi sagopintojn.[2]
La planto donas medicinan efikon en du formoj:
La ĉefaj efikantoj estas:
Pliaj efikantoj estas:
Resumo el la monografio de komisio pri Fitoterapio[3]:
Riskoj de Aconitum napellus: pro la malalta terapeŭta indekso, do la malgranda diferenco inter la dezirata terapeŭta kaj la maldezirata veneniga efiko, vivdanĝeraj riskoj ne eviteblas, nome: parestezioj, vomado, vertigo, muskolaj kramfoj, hipotermio, bradikardio, perturbo de la kora ritmo kaj centra spirlamigado. Pro tiaj efikoj hodiaŭ la planto ne plu estas uzata en medicino.[4]
Nur en la homeopatio la planto estas ankoraŭ uzata terapeǔte kontraǔ inflamoj kaj nervaj malsanoj.[5]
En la tradicia ĉina medicino oni faras el diversaj akonito-specioj, precipe el Aconitum carmichaelii, preparaĵojn kontraǔ malvarmumo, reǔmatismo, nervaj doloroj, edemoj kaj disenterio.[6]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.