From Wikipedia, the free encyclopedia
Karl WERNER (naskiĝinta en Hafnerbach/Distrikto Sankt Pölten-Land la 8-an de marto 1821, mortinta la 4-an de aprilo 1888 en Vieno) estis aŭstra teologo katolika kaj eklezihistoriisto.
Werner frekventis inter 1830-36 la gimnazion de la Monaĥejo Melk, ordinitis en 1843 kaj doktoriĝis en 1845. Lin influis la doktrinoj de la far eklezioficialuloj malŝatata profesoro Anton Günther. Inter 1847-70 Werner estis docento ĉe la Episkopa dioceza klerigejo en Sankt Pölten: unue li instruis moralan teologion, metafizikon kaj moralan filozofion, poste (ekde 1856) patrologion. En 1865 li ekrespondecis pri la Nova Testamento. Ekde 1870 li estis profesoro pri biblia teologio ĉe la Universitato de Vieno. En 1885 li iĝis honora provosto de la Konvento Zwettl.
Werner okupiĝis antaŭ ĉio pri kanona moralo, skolastikismo kaj la teologio de Tomaso de Akvino. Sed li ankaŭ interesiĝis pri la Orienta skismo kaj eĉ nekristanaj religioj. Werner ankaŭ dediĉis sin al la tiam moda temo de psikologio. Werner estis malfermaj por modernaj ideoj, restante fidela al Romo dum la Kulturbatalo.
Werner skribis i.a. verkojn jenajn:
Krome li eldonis la 18-an volumoon de la jena verko de Rohrbacher: »Universalgeschichte der katholischen Kirche« kun germanlingvaj notoj (Münster 1891)
Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 20. Leipzig 1909, p. 540, kio legeblas tie ĉi interrete.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.