Gracioj

From Wikipedia, the free encyclopedia

Gracioj
Remove ads

La Gracioj (greke Χάριτες) estis diinoj, laŭ greka mitologio, kiuj prezidis la bankedojn, la dancon, kaj ĉiujn sociajn ĝuojn, kaj elegantajn artojn. Estis tri de ili. Iliaj nomoj estis Eŭfrozino (la ĝojeco), Aglajo (la heleco), kaj Talio (la florado). Laŭ Heziodo kaj Pindaro ili estis filinoj de Zeŭso kaj Eŭrinomo (aŭ Eŭnomio). Ili estis servistinoj de Afrodito kaj dancistinoj de Olimpo.

Thumb
La Tri Gracioj, de Carle van Loo (1763)
Rapidaj faktoj helena mitularo • grupo de dioj, Informoj ...

En klasika Grekio, la nombro, funkcio kaj nomo de la gracioj tre variis. Homero citis nur unu Gracion, laŭ Beocio ili estis diinoj de vegetado, en antaŭklasika periodo, ili estis ankaŭ konfuzitaj kun Muzoj, ktp.

Remove ads

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads