unu el la sep montetoj de Romo From Wikipedia, the free encyclopedia
La Kapitolo (latine Capitolium aŭ Collis Capitolinus, itale Campidoglio) estas unu el la sep montetoj de Romo, sur kiuj estis fondita Romo.
Kapitolo | ||
---|---|---|
monteto [+] | ||
Supermara alteco | 44,7 m s.l.m. [+] | |
Koordinatoj | 41° 53′ 36″ N, 12° 28′ 59″ O (mapo)41.89333333333312.483055555556 | |
Kapitolo | ||
Vikimedia Komunejo: Capitol Hill (Rome) [+] | ||
Sur la nuna "Kapitola Placo" en Romo staras surĉevala statuo de Marko Aŭrelio, kies bildo estas sur la itala 50-cenda monero.
Ĝi nun estas sidejo de la urba administrantaro. Laŭ la roma kapitolo ankaŭ kelkaj alilandaj registaraj sidejoj alprenis la nomon kapitolo.
La anseroj de la templo de Juno en la Kapitola monteto laŭ Tito Livio savis Romon el la surpriza atako de Gaŭloj ĉirkaŭ la jaro -390 kiam ili estis ĝenitaj dum nokta atako. La historio povus esti klopodo klarigi la originon de la sakra aro de anseroj de Romo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.