From Wikipedia, the free encyclopedia
La kapelo Stefano la 1-a (Hungario) estas historia monumento en vilaĝo Mecseknádasd.
Kapelo Stefano la 1-a (Mecseknádasd) | |
---|---|
Kapelo Stefano la 1-a (Hungario) en Mecseknádasd | |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Mecseknádasd |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Baranya |
diocezo | Pécs |
dekanujo | Pécsvárad |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | romaniko, gotiko |
Konstruado | |
Specifo | |
Ligiloj | |
En la vilaĝo estis konstruita romanika-gotika paroĥa kirko depost invado de tataroj (1242), sed arkeologo trovis fundamenton de pli frua kirko. La unua mencio okazis en 1235. En la 14-a jarcento la preĝejo estis pligrandigita, poste oni pentris freskojn. En la 16-a jarcento oni konstruis defendan ŝtonan muron ĉirkaŭ la kirko. Dum dominado de turkoj la konstruaĵo ruiniĝis, la katolika grupo estis refondita en 1719. La kirko estis renovigita en 1723. La loĝantoj konstruis pli novan preĝejon en 1770, poste tiu ĉi preĝejo iĝis tombeja kapelo. Inter 1970-1972 oni restaŭris la preĝejon. En 2004 oni faris noktan ornamlumon.
La kapelo situas sola sur deklivo en rando de la vilaĝo. La mezepokaj partoj ekstere ne estas videblaj. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. La turpinto estas piramida. Enirejoj estas tra la turo kaj en flanko de la navo. La absido estas kvarangula, pli mallarĝa, kaj malalta, ol la navo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.