From Wikipedia, the free encyclopedia
La Kantopasero, Melospiza melodia, estas mezgranda birdospecio membro de la grupo de la Amerikaj paseroj kaj de la genro de Melospizoj en la familio de Emberizedoj.
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Kantopasero, Melospiza melodia melodia | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Melospiza melodia (Wilson, 1810) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Natura arealo; flave nursomera teritorio, blue nurvintra kaj verde la tutan jaron | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Plenkreskuloj havas brunajn suprajn partojn kun malhela strieco en dorso kaj estas blankecaj sube kun malhela strieco kaj malhelbruna punktomakulo meze de la brusto. Ili havas brunan kronon (kun centra blankeca mallarĝa kronostrio) kaj longan brunan rondoforman voston. Ties vizaĝo estas griza kun bruna strio traokula kiu ĉirkaŭas la vangon kaj revenas al bekobazo kiel supra mustaĉa strio. La blanka gorĝo estas limigata de ambaŭflankaj mustaĉaj strizonoj. Pri subspecioj, oni rigardu sube.
En naturo ili estas facile konfuzataj kun la samgenrano la Linkolna pasero, kaj kun la Paserkulo. La unua povas esti agnoskata pro ties pli mallonga kaj griza vosto kaj diferenca kapobildo, kies brunaj vangoj formas klaran angulan makulon. La Paserkulo havas forkoforman voston kaj flavecajn punktojn en la vizaĝo se vidata de proksime.
Kvankam pri biotopo ili estas ĝeneralistaj[1], ties preferata habitato estas arbustecaj areoj kaj marĉoj, inklude salmarĉojn, tra plej parto de Kanado kaj Usono. Ili loĝas ankaŭ ĉe homaj areoj, kiaj ĉe ĉeurboj, laŭlonge de bordoj de agrikulturaj areoj, kaj laŭlonge de ŝoseflankoj. En sudaj lokoj, ili estas la tutan jaron loĝantaj birdoj. Nordaj birdoj migras al suda Usono aŭ Meksiko, kie estas ankaŭ loka populacio de loĝantaj birdoj la tutan jaron. La Kantopasero estas tre rara vaganto en okcidentan Eŭropon, kun kelkaj vidaĵoj en Britio kaj Norvegio.
Tiuj nearktisaj birdoj manĝas surgrunde, en arbustoj aŭ en tre neprofunda akvo. Ili manĝas ĉefe insektojn kaj semojn. Birdoj de salmarĉoj povas manĝi ankaŭ malgrandajn krustulojn. Ili nestumas ĉue en ŝirmita loko surgrunda aŭ en arboj aŭ arbustoj.
La ino de la Kantopasero demetas 3-5 ovojn, kiuj estas brunaj kun verdecblanka punkteco.
La masklo de tiu specio uzas sian melodian kaj tre komplikan kanton por deklari posedon de sia teritorio kaj allogi inojn.
La kanto de la Kantopasero konsistas el kombino de ripetecaj notoj, rapidaj izolecaj notoj kaj trilado. La kantoj estas tre kraka, klara kaj preciza, pro kio ili estas tre facile distingeblaj por homaj oreloj. Partikulara kanto estas determinata ne nur de tono kaj ritmo sed ankaŭ pro la tembro de la trilado. Kvankam unu birdo povas koni multajn kantojn – ĝis 20 diferencaj melodioj kun tiom multe kiom ĝis 1,000 improvizitaj variaĵoj de la baza temo -, malkiel turdoj, la Kantopasero kutime ripetas la saman kanton multajn fojojn antaŭ ŝanĝi al diferenca kanto.
![]() |
| ||||
Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiun dosieron? Vidu helpon. |
Kantopaseroj tipe lernas siajn kantojn el kelkaj aliaj birdoj kiuj havas najbarajn teritoriojn. Ili plej verŝajne lernos kantojn kunhavatajn komune inter tiuj najbaroj. Krome ili elektos proksiman teritorion aŭ forigos la birdojn el kiuj ili lernis. Tio permesas la Kantopaseron adresi al siaj najbaroj per kantoj kunhavataj komune kun tiuj najbaroj. Oni pruvis, ke la Kantopaseroj kapablas distingi najbarojn el fremduloj pro la bazo de la kanto, kaj ankaŭ ke la inoj kapablas distingi (kaj preferas) la kantojn de siaj partneroj el tiuj de aliaj najbaraj birdoj, kaj ke ili preferas la kantojn de la najbarojn al tiuj de la fremduloj.
Aliaj birdoj kiaj mimedoj ne kapablas efike imiti la kanton de la Kantopasero.
Komunaj predantoj de la Kantopasero estas katoj, akcipitroj kaj gufoj. Serpentoj, hundoj, kaj la amerika turfalko estas traktataj ambigue, sugeste, ke ili estas malpli da minaco. La Kantopasero rekonas malamikojn fare de kaj instinktaj kaj lernitaj modeloj (inklude kultura lernado), kaj alĝustas futuran kutimaron baze sur la propra sperto en trafoj, kaj el rigardi aliajn birdojn interagi kun malamikoj. Komparoj de eksperimentoj en breditaj birdoj por observado de birdoj en naturo sugestas, ke timo al gufoj aŭ akcipitroj estas instinktaj, sed timo al katoj estas lernata.[2]
La nestoj de Kantopasero estas parazitataj de la Brunkapa molotro. La molotraj ovoj estas tre proksime similaj al tiuj de la Kantopasero, kvankam la molotraj ovoj estas iom pli grandaj. La Kantopaseroj rekonas molotrojn kiel minaco kaj atakas la molotrojn kiam ili estas ĉe nesto. Estas iome da pruvo ke tiu kutimaro estas lernita pli ol instinkta.[2] Pli ĵusa studo trovis, ke la kutimo ataki molotrinojn ĉe nestoj povas fakte allogi molotran parazitadon ĉar la molotrinoj povas uzi tian konduton por identigi la inojn de Kantopasero plej verŝajne pretaj sukcese zorgi molotridon.[3] Alia studo trovis ke dum molotra parazitado rezultis en plia nesta malsukceso, ĉiukaze estis neglektindaj sekvoj sur la populacioj de Kantopasero kiam oni enmetis molotrojn en insulo. Tiu studo rimarkis ke nombraj eksplikaj faktoroj inkludas ke la Kantopaseroj faras multoblajn ovodemetadojn kaj la kapabloj de Kantopasero por zorgi la molotridojn.[4]
La Kantopasero estas unu el la birdoj kun plej nombraj subspecioj en Nordameriko, kaj eĉ je tutmonda skalo estas rivalo de specioj kiaj la Montalaŭdo, la Flava motacilo, la Flavabruna paĥicefalo aŭ la Insula turdo. Oni proponis 52 subspeciojn, el kiuj 24 estas konsiderataj validaj nuntempe.[5] Ĝi estas kompleksa specio.
Malgrandaj, brunecaj, longflugilaj formoj kun fortaj nigra strieco.
Grandaj, malhelaj, kun svaga malhela strieco. Studo pere de DNA ĉe plej parto de formoj en tiu grupo konkludis, ke ili estas de kompare ĵusa deveno kaj ke la insulaj populacioj ŝajne devenas sendepende unu el alia.[6]
Malgrandaj, tre markataj kaj mallongflugilaj brunecaj formoj. Ĉiuj estas loĝantaj birdoj, escepte eventualaj birdoj el populacioj de altaj teroj.
Malgrandaj, palaj, ruĝeca strieco; ĉiuj loĝantaj birdoj.
Nigra punkteco, blankaj gorĝoj; ĉiuj loĝantaj birdoj.
Vidata kiel tuto, la Kantopasero estas disvastigata kaj komuna kaj estas klasita kiel Specio Malplej Zorgiga fare de la IUCN. La taksonoj mailliardi, maxillaris, samuelis (ĉiuj kategorio 3), pusillula (kategorio 2) kaj graminea (kategorio 1) estas listataj kiel Specioj de Speciala Zorgo en Kalifornio.[9]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.