From Wikipedia, the free encyclopedia
Kantoformo estas la plej simpla formo de muzikaĵo. La nocio deduktiĝas de la popolkanto kaj estis enkondukita de Adolf Bernhard Marx en 1839.
Oni ne intermiksu la kantoformo kun la kanto, kiu povas esti strukturita el pluraj strofoj kaj refreno. Male temas pri nocio el la muzika morfologio. Tial la uzado de la nocio ne nur limiĝas sur la kanton, sed povas ankaŭ koncerni instrumentan muzikon samkiel strofajn poemojn. En multaj sonatoj kaj simfonioj ekz. la malrapidaj movimentoj estas komponitaj en kantoformo, kaj multaj poeziaj tekstoj nomiĝas kantoj, kvankam ne ekzistas kantaĵo pri tio.
Oni distingas inter unu-, du-, kaj tripartaj kantoformoj.
Ununura muzika motivo estas realigata, antaŭ ol la melodio revenas al toniko; la formo je tio povas konsisti el du aŭ tri frazeroj, kiu konsistigas ripetaĵojn (eventuale kun variigita finaĵo), aŭ esti alispeca (eblecoj: a – a, a – a', a – b; a – a – a, a – a – b, a – b – c, ktp.).
Ĝi konsistas el du klare kontrastaj partoj, kies unua ofte finiĝas sur la dominanto, kies dua tamen rekondukas al toniko (eblecoj: A – A, A – A', A – B). Ĉi tiu formo estas la bazo de la plej multaj dancoj kaj marŝoj.
La triparta kantoformo sinsekvas A – B – A, tio signifas: komenca parto – tragvida, kontrasta mezparto – ripetado de la komenca parto. La triparta kantoformo troviĝas i.a. en la dua movimento de pianosonato samkiel en simfonioj kaj sonatoj en la skerco kaj menueto, ofte ankaŭ en la malrapidaj movimentoj. Krome ĝi estas tipa por multaj popolaj kaj infankantoj.
Subformoj:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.