From Wikipedia, the free encyclopedia
Kantmuziko estas ĉia muziko, kiun realigas la homa voĉo, kontraste al nura instrumenta muziko. Ĝi baziĝas kutime sur literaturaj poeziaĵoj, kiujn muzikigis komponisto; modernaj komponistoj foje ankaŭ uzas vokalizojn aŭ fantazitekstojn.
Akompanado per instrumentoj je kantmuziko ne estas esceptata. Verkojn, en kiuj la instrumenta parto superas, oni ankoraŭ klasas kiel instrumentaj (ekz. ĥoraĵoj en simfonioj). Muziko, kiun generas nur la homa voĉo, nomiĝas ankaŭ akapela.
Al nurvoĉaj muzikaĵoj apartenas akapela-kantoj de profana kaj sakrala karaktero. La sakrala kantmuziko, akompanata same kiel neakompanata, estas grava parto de la eklezia muziko.
La plej gravaj ĝenroj de neakompata sakrala kantmuziko estas la himno resp. la ĥoralo, la moteto kaj la meso; apartaj formoj estas gregoria ĉanto kaj aliaj psalmodiaj kantoj.
Kiel variaĵoj de la ĥor-okupantaro je tio estas penseblaj viraj, virinaj aŭ miksitaj ĥoroj, kiuj ankaŭ diferenciĝas laŭ la nombro de la voĉoj. Por virinĥoroj elformiĝis la trivoĉa kontrapunkto kiel kutimaĵo, por vira resp. miksitaj ĥoroj la kvarvoĉa. Aparte por miksita ĥoro foje ankaŭ estas postulata la okupantaro el du aŭ pluraj kontraŭstaraj ĥorgrupoj, ĉi tiu „duoblo-“ resp. „plurĥora“ maniero de muzikado floris aparte dum la renesanco; sian plej imponan stampadon ĝi trovis en la tiel nomata Venecia plurĥoreco.
Por la pliampleksigo de la sonspaco resp. por la multobligo de la liniaj, kontrapunktaj kaj ankaŭ harmoniaj eblecoj en la historio de kantmuziko oni ĉiam denove ankaŭ eksperimentis per pliigo de la voĉnombro ene de ĥorgrupo trans la kvarvoĉeco.
Gregoria ĉanto estas laŭtradicie unuvoĉa, neakompanata kantaĵo de (vira) schola cantorum [ĉantoĥoro).
La instrumente akompanata sakrala kantmuziko elformiĝis aparte en la formoj de moteto, de meso, de kantato aŭ de oratorio. La unuopajn movimentojn aparte de kantato aŭ de oratorio, sed ankaŭ de kantatomeso de la baroko siaflanke oni distingas laŭ sia farmaniero kaj laŭ la nombro de kantantaj voĉoj:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.