Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Kanada Rokmontaro konsistigas la kanadan parton de la Rokmontaro. La suda finaĵo en Alberto kaj Brita Kolumbio renkontas sian daŭrigon en Idaho kaj Montano ĉe la landlimo de Kanado kaj Usono. La norda finaĵo estas ĉe la Ebenaĵo Liard en Brita Kolumbio.
Kanada Rokmontaro | |
angle: Canadian Rockies | |
Montaro | |
Lando | Kanado |
---|---|
Provincoj | Brita Kolumbio, Alberto |
Parto de | Rokmontaro |
Plej alta punkto | Monto Robson |
- alteco | 3 954 m s. m. |
- koordinatoj | 53° 06′ 38″ N 119° 09′ 21″ U (mapo) |
Plej malalta punkto | Liard |
- alteco | 305 m s. m. |
Longo | 1 450 km (900,99 mi) |
Larĝo | 150 km (93,21 mi) |
Areo | 180 000 km² (18 000 000 ha) |
Geologia konsisto | Sedimentaj petroj |
Orogenenezo montariĝo |
Laramida orogenezo |
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO | |
Nomo | Nacia Parko Banff |
Situo de la montaro
| |
Vikimedia Komunejo: Canadian Rockies | |
Kontraŭ ĝenerala kredo ĉe la publiko, la Rokmontaro ne etendiĝas ĝis Jukonio aŭ Alasko, aŭ al centra Brita Kolumbio. Norde de la Liard la Montaro Mackenzie, kiu ne estas parto de la Rokmontaro, konsistigas parton de la teritoria limo inter Jukonio kaj la Nordokcidentaj Teritorioj. La montaroj okcidente de la Rokmontara Tranĉeo en la suda Brita Kolumbio konsistigas la Kolumbian Montaron, kaj oni ne konsideras ilin esti parto de la Rokmontaro.
La Kanada Rokmontaro estas la plej orienta parto de la Kanada Kordilero, la grupa nomo por la montoj de Okcidenta Kanado. Ili konsistigas parton de la Amerika Kordilero, pli-malpli daŭra ĉeno de montaroj kiu etendiĝas de Alasko ĝis la plej suda ekstremaĵo de Sudameriko. Siavice la Kordilero estas la orienta parto de la Pacifika Fajroringo kiu ĉirkaŭas la Pacifikan Oceanon.
Oriente de la Kanada Rokmontaro estas la Kanadaj Prerioj, okcidente la Rokmontara Tranĉeo, norde la rivero Liard. La suda limo de la Kanada Rokmontaro estas iom arbitra, ĉar la montoĉeno daŭras en Usono, sed oni povas paroli pri geografia limo ĉe Montopasejo de Maria en Montano, kiu apartigas ilin de la geologie alia Usona Rokmontaro. Usonanoj foje nomas la montojn de Nacia Parko Glaĉera (Usono) la Norda Rokmontaro, sed efektive ĉi tiuj montoj konsistigas la sudan parton de la Kanada Rokmontaro.
La Kanada Rokmontaro estas alia ol la Usona Rokmontaro en tio ke ĝi konsistas el pli aĝaj montoj, kiuj konsistas plej nur el sedimenta roko, malkiel la montoj de la Usona Rokmontaro kiuj havas granitan kernon. La montoj de la Kanada Rokmontaro aspektas alie ol tiuj de la Usona Rokmontaro ĉar ili estis multe skulptitaj de glaĉeroj kaj sekve estas tre pintaj kun larĝaj, U-formaj valoj inter ili, dum la montoj de la Usona Rokmontaro estas pli rondaj kun river-ĉizitaj, V-formaj valoj inter ili.
Kvin naciaj parkoj kuŝas en la Kanada Rokmontaro, de kiuj kvar interkonektiĝas kaj konsistigas la Parkojn de la Kanada Rokmontaro, kiuj estas Monda Naturheredaĵo de Unesko. Ĉi tiuj kvar parkoj estas Nacia Parko Banff, Nacia Parko Jasper, Nacia Parko Kootenay, kaj Nacia Parko Yoho. Tiu nacia parko ne parto de la Monda Naturheredaĵo de Unesko estas Nacia Parko de Lagoj Waterton kiu ne interkonektiĝas kun la aliaj (ĝi troviĝas pli sude, apud la landlimo). En la Monda Naturheredaĵo de Unesko estas ankaŭ tri provincaj parkoj de Brita Kolumbio kiuj kuŝas apud la kvar naciaj parkoj: Provinca Parko Hamber, Provinca Parko de Monto Assiniboine, kaj Provinca Parko de Monto Robson. Kune ĉi tiuj naciaj kaj provincaj parkoj deklariĝis unu Monda Naturheredaĵo de Unesko en 1984[1] pro la unikaj montoterenoj tie, en kiuj estas montopintoj, glaĉeroj, lagoj, akvofaloj, kanjonoj, kalkaj kavernoj, kaj fosilioj (ekzemple, la skistejo Burgess, iam Monda Naturheredaĵo de Unesko propramerite, nun estas parto de la Parkoj de la Kanada Rok-Montaro). Multaj aliaj provincaj parkoj kuŝas en la Kanada Rokmontaro.
Diversloke en la Kanada Rokmontaro, kaj precipe en la naciaj parkoj, la Alpisma Klubo de Kanado havas serion de montodomoj[2] por uzado far alpistoj kaj aventuristoj.
Monto/Pinto | metroj | futoj | notoj |
---|---|---|---|
Monto Robson | 3,954 | 12,972 | highest point in the Canadian Rockies |
Monto Columbia | 3,747 | 12,293 | plej alta loko en Alberto |
Norda Ĝemel-Pinto | 3,684 | 12,087 | |
Monto Clemenceau | 3,658 | 12,001 | |
Monto Alberta | 3,619 | 11,873 | Plej malfacila celo +11.000 por grimpado |
Monto Assiniboine | 3,618 | 11,871 | |
Monto Forbes | 3,612 | 11,850 | |
Suda Ĝemel-Pinto | 3,566 | 11,700 | |
Monto Temple | 3,543 | 11,624 | plej alta loko proksime de Lake Louise |
Monto Bryce | 3,507 | 11,506 | |
Monto Kitchener | 3,505 | 11,500 | |
Monto Hungabee | 3,492 | 11,456 | |
Monto Brazeau | 3,470 | 11,385 | |
Monto Athabasca | 3,491 | 11,453 | |
Neĝ-Kupolo | 3,456 | 11,339 | |
Monto Andromeda | 3,450 | 11,319 | |
Monto Joffre | 3,449 | 11,316 | |
Monto Edith Cavell | 3,363 | 11,033 |
Monto Robson estas la plej alta monto en la Kanada Rokmontaro sed ne la plej alta en Brita Kolumbio, ĉar estas pli altaj montoj en la Pacifik-marborda Montaro kaj la Sankt-Eliasa Montaro. Monto Robson tamen estas aparte impona ĉar ĝi elstaras kontraŭ la kontinenta akvodislimo super Montopasejo Yellowhead, unu el la plej malaltaj montopasejoj de la Kanada Rokmontaro, kaj ĉar ĝi estas proksima al la Ŝoseo Yellowhead. Ĉe la bazo ĝi estas nur 985 m super marnivelo, kio signifas ke ĝi havas tutan altecon de bazo ĝis supro de 2969 m. Aldone, ĝi atingas la 3-kilometran plialtiĝon en nuraj 4 km de sia bazo ĉe Lago Kinney. Grimpado de Monto Robson estas defio taŭga nur por spertaj kaj bone preparintaj alpistoj, kaj ĝi kutime postulas semajnan restadon sur la monto.
Monto Columbia estas la due plej alta monto en la Kanada Rokmontaro, kaj ĝi estas la plej alta monto en Alberto. Estas vojo al la supro kiu postulas nur ke oni piedbatu ŝtupojn en la neĝo (nenian grimpadon per pitonoj kaj ŝnuroj), sed oni aliras ĝin transirante la Kolumbian Glaĉeron, kio necesigas sperton pri vojaĝado sur glaĉeroj kaj scion pri savado de fendegoj. Oni dum aliras la supron dum du tagoj, tranoktante ĉe alta tendumejo, sed iuj spertaj skiantoj atingis la supron de la ŝoseo (kaj revenis) dum unu tago. Aliflanke, multaj aliaj devis resti en siaj tendoj dum tagoj atendante pliboniĝon de la vetero. De la tendumejo uzata por atingi la supron de Monto Columbia, oni povas atingi plurajn montopintojn de tiu regiono, inter ili Norda Ĝemel-Pinto, Suda Ĝemel-Pinto, Kitchener, Stutfield, kaj Neĝ-Kupolo.
Neĝ-Kupolo ne estas impona monto laŭ la normoj de la Rokmontaro, sed ĝi estas grava kiel la hidrologia apogeo de Nordameriko. Akvo fluas desur Neĝ-Kupolo al tri akvokolektaj areoj, al la Pacifika Oceano, al la Arkta Oceano, kaj al la Atlantika Oceano (per la Hudsona Golfo). Ĝi estas la kolumbi-glaĉera montopinto plej facile kaj plej ofte vizitata, skie atingebla de la alta tendumejo, sed necesas vojaĝi sur la glaĉero (kaj necesas do unue havi taŭgan trejnadon).
La kanada Rokmontaro dividiĝas je diversaj montaroj:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.