From Wikipedia, the free encyclopedia
La kampanulacoj[2] (latine Campanulaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo asteraloj (Asterales). Ĝi enhavas ĉirkaŭ 90 genrojn kaj preskaŭ 2400 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas kampanulo[2].
Kampanulacoj | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
ilustraĵo de Legousia speculum-veneris (maldekstre) kun radiosimetriaj floroj, kaj Lobelia dortmanna (dekstre) kun dusemetriaj floroj | ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
kampanulo Campanula L. | ||||||||||||||||
Subfamilioj | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
La familio estas preskaŭ tutmonde disvastigita. Kelka specioj kaj kulturvarioj estas uzataj kiel ornamplantoj.
Estas plej ofte multjaraj kaj malplej ofte unujaraj herbaj plantoj; malofte estas duonarbustoj, arbustoj aŭ arboj. Laktosuko ekzistas plej ofte en la tigoj kaj folioj, sed povas esti ankaŭ en aliaj plantpartoj. Ili kreskas kiel ankritaj subakvaj aŭ spuperakvaj hidrofitoj ĝis kserofito. Oftas rizomo.
La bazestarantaj, plej ofte alternestarantaj, malofte kontraŭstarantaj au verticile ordigitaj folioj havas kelktempe foliingon, plej ofte pli aŭ malplilongaj petioloj. La foliplatoj estas plej ofte simplaj, tiam liniformaj au mane dividitaj aŭ plume dividitaj, malofte kunmetitaj, tiam pinataj.La plej multaj specioj havas noĉitan, denmtan aŭ segildenta folirando: Ĉe la folirando ili hasas ofte malgrantaj, blankaj glandoj aŭ ili havas la glandojn sur la surfacoj de la foliplato. Stipuloj manas ĉiam.
La floroj staras unuope aŭ en flanke aŭ terminale kreskantaj infloreskoj. La infloreskoj povas esti simplaj aŭ kunmetitaj. Ekzistas folisimilaj aŭ reduktitaj brakteoj, malofte ili mankas. Ĉe kelkaj specioj la infloresko formas pseŭdantio.
La plej ofte mezgrandaj ĝis grandaj, duseksaj floroj estas plej ofte kvinnombraj kun dubla involukro. Ekzistas kaj subfamilioj kun unusimetriaj kaj iuj kun radiosimetriaj floroj; ekzemple troviĝas ĉe Campanuloideae radiosimetriaj kaj ĉe Lobelioideae unusimetriaj, resupinaj floroj. Ĉe malmultaj taksonoj ekzistas kromkalikon. La plej ofte kvin sepaloj estas kunkreskinta inter si kaj kun la ovario (ne ĉe Cyananthus) kaj ekzistas plej ofte kvin (malofte tri, kvar aŭ dek) kalikdentoj. La kvin petaloj estas kunkreskintaj, ĉe radiosemetriaj ofte sonorilformaj kaj ĉe dusemetriaj plej ofte dulipaj kaj plej oftas kvin (malofte kvar ĝis dek) korolloboj. La petioloj estas plej ofte bluaj, sed ankaŭ blankaj, malofte oranĝkoloraj kaj roseaj ruĝaj kaj purpuraj. Ekzistas nur unu cirklo kun kvin fekundaj stamenoj; ili povas esti liberaj aŭ kunkreskintaj. La anteroj povas esti kune kaj havas du tekojn. Du, tri aŭ kvin karpeloj estas kunkreskintaj al du-tri-, kvin-, aŭ malofte de falsa disigvando dekkamera ovario. Ĝi estas epigina aŭ hipogina (vidu subfamilion). Kelkfoje la ovarioj estas kronita de cirklo- au tubforma nektario. La pistilo havas je ĝia pinto polenkolektantaj haroj kaj du, tri aŭ kvin stigmoj. Plej ofte estas proterandrio.
la florformulo estas: aŭ aŭ
La polenigado okazas de insektoj (entomofilio).
Ekzistas plej ofte kapsulfruktoj, kiuj malfermiĝas per klaboj aŭ ĉe la genro Kampanulo (Campanula) per truoj por disigi la multajn semojn. Ekzistas ankaŭ taksonojn kiuj formas beroj. La etaj semoj havas plej ofte olean, malofte amelan endospermon. La semoj estas aŭ flugiöhavaj aŭ ne.
Ĉe multaj taksonoj oni trovis inulinon. Poliacetilenoj estas trovitaj. Alkaloidoj kiuj enestas plej ofte en la folioj estas ofte zidtolito.
La familio Campanulaceae estis starigita en la jaro 1789 fare de Antoine Laurent de Jussieu en Genera Plantarum, p. 163. Tipogenro estas Campanula. Sinonimoj por Kampanulacoj JUSS.: Cyananthaceae J.AGARDH, Cyphiaceae A.DC., Cyphocarpaceae REVEAL & HOOGLAND, Jasionaceae DUMORT., Lobeliaceae JUSS. NOM. CONS., Nemacladaceae NUTT.[4].
La kampanulacoj (Campanulaceae) konsistas el kvin subfamilio kaj 85[4] ĝis 86 [5]genroj kun 2000 ĝis 2300 specioj:[6][7]
Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (28 jun. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[9]:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.