From Wikipedia, the free encyclopedia
Kampa ranunkolo (Ranunculus arvensis) estas plantspecio de la genro ranunkolo ene de la familio de la Ranunkolacoj (Ranunculaceae). Ĝi hejmiĝas en Eŭrazio.
kampa ranunkolo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Ranunculus arvensis L. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La kampa ranunkolo kreskas kiel unujara herba planto kaj atingas alton de 15 ĝis 20 aŭ 80 cm. La staranta tigo estas disbranĉita kaj pli aŭ malpli kalva .
La folioj staras baze kaj alterne ĉe la tigo. La tri ĝis kvin bazaj folioj kaj la malsupraj tigaj folioj konsistas el folizigo kaj foliplato. La 1,6 ĝis 6 cm longa folitigo estas maldence lanuga. La papereca kaj lanuga foliplato estas renverse ovoforma aŭ larĝe romba kun longeco de 1,5 ĝis 5,2 cm kaj larĝeco de 1,5 ĝis 4,2 cm kaj pli aŭ malpi larĝa kojnforma bazo. Ĝi estas triloba ĝis pli aŭ malpi triparta. La folipinto estas rondigita aŭ pinta. La supro tigofolioj estas sentigaj, kalvaj kaj pli aŭ malpli triparta kunmallarĝe kojnforma aŭ lineaj – lancetaj pastoj.
La floro staras vidalvide de la plej supraj folioj. La rondaj flortigoj estas lanuge haraj. La duseksa, radiosimetria floro havas diametron de 4 ĝis 15 mm. La receptaklo estas rigida kaj hara. La kvin sepaloj estas mallarĝaj kaj 4 ĝis 7 mm longaj, la larĝeco estas 1 ĝis 2 mm kaj je la malsupra flanko hirtharaj. La kvin helflavaj ĝis verde-flavaj petaloj estas renverse ovoformaj kun longeco de 5,5 ĝis 8 mm kaj larĝeco de 2 ĝis 4 mm kaj havas rondigitan pinton. Ekzistas stamenoj. La 3 ĝis 8 mm longa pistilo havas ĉ. 2,6 mm longan stignon.
En diskoforma ĝis globforma 8 ĝis 12 mm granda plurfrukto estas kvin ĝis ok nuksetoj. La nuksetoj estas tipaj kontraŭhokaj fruktoj; la planto uzas zooĥorion.
La planto floras de aprilo ĝis julio. Fruktmatureco estas de junio ĝis septembro.
La planto estas tetraploida, ĝia kromozomnombro estas 2n = 32[1]
La kampa ranunkolo estas disvastigita en Eŭropo kaj Malgrandazio. En Nordameriko kaj Ĉinujo la planto estas neofito.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.