From Wikipedia, the free encyclopedia
La Kalvinana preĝejo estas religia konstruaĵo en Rumanio, en Transilvanio, en vilaĝo Sâncraiu (Cluj) (ĝis Traktato de Trianon la loknomo estis laŭ tiama oficiala hungara lingvo: Kalotaszentkirály).
Kalvinana preĝejo de Sâncraiu | |
---|---|
Kalvinana preĝejo en Sâncraiu | |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Rumanio |
Municipo | Sâncraiu (Cluj) |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
La katolika kirko konstruiĝis en la 13-a jarcento (laŭ kelkaj iom pli frue). La plej malnova sonorilo estas aŭdebla depost 1481. En la 16-a jarcento la kalvinanoj transprenis la preĝejon. La turo estis konstruita en 1762. Dum la hungara revolucio ĝi bruldetruiĝis, tial oni konstruis pli novan preĝejon, sed partoj restis el la malnova. La orgeno muzikas ekde 1876.
La konstruaĵo havas ekstere muron. En la korto malgranda sonorilostablo situas, kie la plej malnova sonorilo estas videbla. La kvadrata turo situas super la enirejo. La preĝejo havas unu navon. La kasona plafono estas nova, ĉar ĝi estis pentrita en 1994 fare de András Mérey.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.