From Wikipedia, the free encyclopedia
La Kalifornia mevo, Larus californicus, estas mezgranda mevo, tio estas birdo de la familio de Laredoj kaj ordo de Ĥaradrioformaj.
Kalifornia mevo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Larus californicus (Lawrence, 1854, Stockton, California) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Subspecioj | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La reprodukta medio de tiu specio estas lagoj kaj marĉoj de okcidenta Norda Ameriko, pli precize nordokcidenta Usono kaj centra suda Kanado. Ili migras kaj la plej parto translokiĝas al usonaj marbordoj de la Pacifiko vintre, ĉefe de Brita Kolumbio suden foje eĉ ĝis Gvatemalo. Fakte nur tiam tiu specio troviĝas regule en Kalifornio. Pli malofte ili videblas en orienta marbordo, Grandaj Lagoj aŭ marbordo de la Meksika Golfo.
Temas pri mezgranda mevo pli eta ol la Arĝentmevo sed pli granda ol la Ringobeka mevo aŭ Delavara mevo, 55 cm longa kaj 600 g peza.
Plenkreskuloj estas similaspektaj kun la Arĝentmevo, sed ili havas pli malgrandan flavan bekon kun nigra kaj ruĝa makuletoj antaŭ pinto en suba makzelo, flavajn aŭ verdoflavecajn krurojn, brunajn okulojn kaj pli rondoforman kapon. La korpo estas mevotipa kun grizaj dorso kaj suprajflugiloj kaj blankaj vosto, kapo, kolo, brusto kaj ventro. Ili havas nigrajn flugilpintojn kun blankaj speguloj. Maskloj kaj inoj estas similaj, sed ŝanĝiĝas laŭ sezono: vintre la blanka kapo malheliĝas per brunaj strioj ĉefe malantaŭe.
Nematuruloj estas ankaŭ similaspektaj al nematuruloj de Arĝentmevo, kun nigra bekopinto, grizecaj kruroj, malhela vosto kaj pli bruna plumaro (ĉefe dum la unua vintro) ol la nematuruloj de la Ringobeka mevo aŭ Delavara mevo kaj ili atingas plenkreskan plumaron post kvar jaroj.
Kvankam laŭ aspekto temas pri tute tipa mevo, laŭ kutimoj kaj reprodukta teritorio ne estas tia, ĉar reproduktiĝas en internaj teritorioj, tute ne marborda, kaj manĝas insektojn en interna kamparo.
Tiuj birdoj manĝas dumfluge aŭ plukas manĝaĵojn dum naĝado, piedirado surgrunda aŭ enakve. Ili manĝas ĉefe insektojn, fiŝojn, etajn mamulojn, birdidojn kaj ovojn. Ili ankaŭ manĝas putraĵojn aŭ rubaĵojn, sed ankaŭ plukas en terkulturejoj insektojn movigitajn de tia agado.
Antaŭ pariĝado okazas ceremonioj per kiuj masklo alportas manĝaĵon al la ino. Plej ofte ili estas monogamaj. Ili nestas en kolonioj, foje kun aliaj birdoj. Ili nestas en neprofunda engrunda truo kovrita el plantaro kaj plumoj, sed ankaŭ el rubaĵoj, kio endanĝerigas kaj la idojn kaj la patrosanon. La ino demetas 2 aŭ 3 ovojn. Ambaŭ gepatroj zorgas la idojn.
Ili povas vivi el 4 ĝis 24 jarojn.
Tiu ĉi estas la blazona birdo de la ŝtato Utaho, rememorita pro esti helpintaj Mormonajn setlintojn kontraŭ plago de Saltuloj en 1848. Monumento al la mevo en Salt Lake City rememorigas la okazaĵon konata kiel la "Miraklo de la Mevoj".
Estas du subspecioj agnoskitaj, nome la Larus californicus californicus, el la Granda Baseno ĝis centra Montano kaj Wyoming, kaj la pli granda, pli pala L. c. albertaensis kun pli interna distribuo, kies teritorio estas el la lago Granda Slave en la Grandaj Ebenaĵoj de okcidenta Manitobo kaj Suda Dakoto (Jehl, 1987). Tiuj subspecioj ne multe diferenciĝas pro la variado de DNA (Karl et al., 1987), kaj tiu malalta genetika diverseco povas estis klarigata pro separado dum la Pleistoceno kaj poste ili rekontaktis en Montano dum pli malfruaj epokoj (Jehl et al., 1990).
En Kalifornio, la Kalifornia mevo, Larus californicus, estas protektata specio pro la malpliiĝinta nombrado ĉe sia historia kalifornia reproduktejo kolonia ĉe Lago Mono. Tamen laŭ paradoksa turniĝo la specio koloniigis la sudan parton de la golfeto San Francisco, kie ĝi ne nestis historie, kaj pliigis sian loĝantaron draste. Tiuj Kaliforniaj mevoj nun loĝas grandajn, malproksimajn sal-produktejojn kaj rezervejojn kaj verŝajne ĝuas senfinajn manĝaĵojn el la novaj ebenaĵoj de San Francisco, San Jose kaj aliaj urbaj areoj, ĝis Sakramento. La loĝantaro de la Suda Golfeto kreskiĝis el malpli ol 1,000 reproduktukuloj en 1982 ĝis pli ol 33,000 en 2006. Tiu loĝantara eksplodo en loĝantaj mevaroj kiuj oportuneme rabas aliajn speciojn, ĉefe la ovojn kaj idojn de aliaj birdoj. Tre minacataj birdoj kiuj kunloĝas en la sama Suda Golfeto de San Francisco inkludas la speciojn Marborda pluvio kaj Kalifornia eta ŝterno, dum malpli minacataj birdoj inkludas speciojn kiel Nigrokola himantopo, Amerika avoceto, Forstera ŝterno, kaj Kaspia ŝterno kiuj estas subpremataj de la nekutime grandaj aroj de Kalifornia mevo. Ĉar ili estas protektataj en Kalifornio ne estas facile trovi metodojn malhelpi la pliigon de la specio. (Ackerman et al. 2006)
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.