Kalifazano
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Kalifazano, Lophura leucomelanos, estas fazano troviĝanta en arbaroj kaj arbustaroj, ĉefe en montetoj de Himalajo, el rivero Induso al okcidenta Tajlando. Ĝi estis enmetita ankaŭ en Havajon (kvankam ĝi estas iome rara), kie ĝi estas konsiderata invada specio ĉar ĝi konsumas kaj disigas semojn de invadaj plantospecioj.
Kalifazano | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Kalifazano, L. leucomelanos hamiltoni. Maskloj antaŭe, ino malantaŭe. Vulkana Nacia Parko, Havajo. | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Lophura leucomelanos (Latham, 1790) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Maskloj estas ege variaj depende de la koncerna subspecio, sed ĉiuj havas almenaŭ parte brilan bluecnigran plumaron, dum inoj estas ĝenerale brunecaj. Ambaŭ seksoj havas nudan ruĝan vizaĝon kaj grizecajn krurojn (kio separas ĝin el la ruĝkrura Arĝenta fazano).[1] Ĝi estas ĝenerale komuna kaj disvastigata, kvankam tri el ties orientaj subspecioj (oatesi, lineata kaj crawfurdi) estas konsiderataj minacataj kaj moffitti estas praktike nekonata en naturo.[1]
La nomo aperas angle ne nur kiel Kalij Pheasant sed ankaŭ kiel Kaleege en malnovaj tekstoj, kiaj Game Birds of India and Asia de Frank Finn,[2] kvankam jam ne en ties Indian Sporting Birds.[3]
La Kalifazano estas proksime rilata al la Arĝenta fazano kaj oni scias ke ambaŭ hibridiĝas.[4] La situo de la taksono lineata kaj crawfurdi estis temo prisdisputata, kaj kelkaj fakuloj traktas ilin kiel subspecioj de la Kalifazano [1] dum aliaj kiel subspecioj de la Arĝenta fazano.[5] Ili havas grizecajn krurojn kiel ĉe la Kalifazano, sed ties plumaro estas pli proksima al de kelkaj subspecioj de la Arĝenta fazano. Aldone, kiel ĉe la Arĝenta fazano, lineata kaj crawfurdi troviĝas oriente de la Rivero Iravadio, granda zoogeografia barilo, dum ĉiuj aliaj subspecioj de la Kalifazano troviĝas okcidente de la rivero (oatesi, subspecio de la Kalifazano, estis foje vidinformita oriente de tiu rivero,[1] sed tio estas malĝusta[6]). Baze sur analizoj de DNA oni ĵus konfirmis, ke lineata kaj crawfurdi estu konsiderataj subspecioj de la Kalifazano.[7]
Maskloj havas totalan longon de 63 al 74 cm dum inoj de 50 al 60 cm.[1] Ĝenerale la subspecioj povus esti dividataj en du ĉefaj grupoj, kies unua (subspecioj hamiltoni, leucomelanos, melanota, moffitti kaj lathami) troviĝus en okcidentaj kaj centraj partoj de la teritorio de tiu specio, dum la dua (williamsi, oatesi, lineata kaj crawfurdi) troviĝas en la orienta parto.
Ĉe maskloj de la unua grupo plej parto de la plumaro estas brile bluecnigra, kvankam kun blanko ĉe pugo aŭ subaj partoj en plej parto de subspecioj, kaj ĉe hamiltoni, la plej okcidenta subspecio, la kresto estas blanka (ĉiuj aliaj havas blunigran kreston). En la dua grupo, la subaj partoj kaj kresto estas brile blunigraj, sed la vosto kaj supraj partoj estas blankaj (aŭ tre palgrizaj) kun plej parto de plumoj tre dense makuletecaj je nigro.[1]
Inoj estas brunecaj. En kelkaj subspecioj la subaj partoj estas tre distinge markataj je blankeca kaj nigra, sum ĉe aliaj plej parto de plumoj estas palbordaj, rezulte en skvameca aspekto.[1]
En sia indiĝena areo tiu specio ricevis honoron aperi en poŝtmarkoj de Butano, Birmo, Tajlando kaj Pakistano.[8]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.