From Wikipedia, the free encyclopedia
Kalidroj aŭ tipaj vadbirdoj estas grupo de birdoj reproduktantaj en Arkto kaj tre migrantaj. Tiuj birdoj formas grandajn miksitajn arojn en marbordoj kaj estuaroj vintre. Ili estas tipaj plaĝobirdoj, etaj aŭ mezgrandaj, longflugilaj kaj relative mallongbekaj.
Kalidro | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Ties bekoj havas sensivajn pintojn kiuj permesas ilin lokigi enterigitajn predojn kiujn ili konstante serĉas per kurado kaj tuŝoprobado.
La specioj, laŭ ĝisdatigita / tradicia taksonomio, estus kiel sube:
Aliaj kalidroj (ĉiuj iam lokitaj ankaŭ ĉe Calidris)
La plej proksimaj parencoj de kalidroj estas la du specioj de ŝtonturnuloj, kaj se la kalidroj estus konsiderataj kiel tribo Calidriini, la ŝtonturnuloj estus inkluditaj tie.
La interrilatoj de la grupo de kalidroj ne estas entute bone solvitaj. Kelkaj iamaj genroj estis inkluditaj en Calidris, kiel la Himantopa kalidro (eksa Micropalama himantopus), sed la nova lokigo ne estis entute kontentiga. Oni sugestis ekzemple, ke la Sablokalidro estu lokata kiel monotipa genro Crocethia, kaj la aliaj etaj specioj Calidris estu separataj kiel Erolia. Alternative estis sugestita, ke la monotipaj genroj Aphriza, Limicola kaj Eurynorhynchus estu enmetitaj en Calidris.
Pristuda analizo kombinanta novajn datumojn (Thomas et al, 2004) pruvus, ke la ampleksigata genro Calidris estas vere parafiletika (aŭ polifiletika se ĉiu kalidro estu enmetita en ĝi), sed la nuntempa serio DNA estus nesufiĉa por solvi la rilataron de kelkaj nekutimaj specioj kiel la Rustokalidro.
Tiele aperas tri grupoj de proksimaj parencoj:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.