kemia kombinaĵo From Wikipedia, the free encyclopedia
Kalia ligno-sulfonato aŭ ligno-sulfonato de kalio estas komerce disponebla kiel bruna senforma pulvoro, senodora kaj ne higroskopa. Ĝi estigas koloidajn solvaĵojn aŭ dispersojn kun akvo, sed ne estas solvebla en organikaj solvantoj. Lignosulfonatoj estas biopolimeroj, ili estas saloj de lignosulfonata acido kiu formiĝis dum la sulfita procezo de la lignopulpo.
Kalia ligno-sulfonato | ||
Baza kemia strukturo de la Kalia ligno-sulfonato | ||
Kemia formulo | ||
CAS-numero-kodo | 37314-65-1 | |
Fizikaj proprecoj | ||
Aspekto | flavo-bruna solidaĵo | |
Solvebleco | Akvo:Tute solvebla | |
Sekurecaj Indikoj | ||
Sekureco | S24 S25 | |
Pridanĝeraj indikoj | ||
Danĝero
| ||
GHS Damaĝo Piktogramo | ||
GHS Signalvorto | Averto | |
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H315, H319, H335 | |
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P264, P280, P305+351+338, P313 | |
(25 °C kaj 100 kPa) |
Ligno-sulfonato de kalio uzatas en agrikulturo kaj kiel nutro-aldonaĵo por bestoj. Efektive, ĝi stimulas planto-kreskadon, la radiko- spiradon, sistemon kaj formadon, plejbonigas nutro-absorbadon kaj pligrandigas la rikolton, plibonigas la kvaliton de la frukto-gusto kaj tiel plu. Ĝi plibonigas la sojlo-aerumadon kaj akvo-reteniĝon en pezaj kaj kompaktaj grundoj. Ĝi preventas akvo- kaj nutro-perdojn en malpezaj sablaj grundoj.
La lignosulfatoj estas varikomponaj pro tio ke la lignoj estas malsamaj, la volumo de la lignina degradado povas esti malsama kaj malsamaj nombroj da sulfonataj grupoj povas esti aldonitaj. La lignino estas polimero kun diversaj longoj kaj komponadoj, kaj unu fundamenta strukturo estas la hidroksofenila propano. Ĝi enhavas multajn fenolajn ringojn kaj metoksajn grupojn. La distribuado de grupoj polaraj kaj nepolaraj, inkluzivante la hidroksilan kaj sulfonata-acidan grupon dum degradado, decidas la proprecojn de iu aparta lignosulfato.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.