From Wikipedia, the free encyclopedia
Kalankoo[1] aŭ kalanĥoo[mankas fonto] (latine Kalanchoe) estas genro kun proksimume 130 specioj de tropikaj, sukaj angiospermoj en la familio krasulacoj, plejparte indiĝenaj en la Malnova Mondo sed kun kelkaj specioj nun naturaj en la Nova mondo sekve de enkonduko de tiuj specioj.
Kalankoo | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
blosfelda kalankoo (Kalanchoe blossfeldiana) | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
La plejparto estas arbustoj aŭ unujaraj herbaj plantoj, sed kelkaj estas plurjaraj aŭ dujaraj. La plej granda estas Kalanchoe beharensis, kiu kreskas en Madagaskaro kaj povas atingi 6 m, sed plimulto de la specioj altas maks. 1 m. La folioj staras vid-alvide kaj estas karnecaj, kun glata rando. Folioj de kelkaj specioj estas dividitaj. La kvarpetalaj floroj tipe estas blankaj, flavaj aŭ karminruĝaj, kaj evoluas en pseŭdoumbeloj.
Membrojn de la genro Kalanchoe karakterizas kreskigo de iliaj floroj el novaj ĉeloj sur la interna surfaco de la petaloj, kreskante eksteren, kaj sur la ekstera flanko de la petaloj, proksime al ili. La genron unue priskribis botanikisto Michel Adanson en 1763. La nomo venas el ĉina nomo por iu specio (aŭ Kalanchoe ceratophylla aŭ Kalanchoe spathulata).
La genron Bryophyllum priskribis Salisbury en 1806, kaj la genron Kitchingia kreis Baker en 1881. Kitchingia nun estas rigardata kiel sinonimo de Kalanchoe, dum kelkaj botanikistoj traktas Bryophyllum kiel apartan genron.
Tiuj plantoj estas kultivataj kiel ornamplantoj kaj kiel rokaj aŭ "sukaj" ĝardenplantoj. Ili estas popularaj pro sia facileco de reproduktado, eta bezono je akvo kaj abundo de florokoloroj.
Por la deveno de la botanika nomo Kalanchoe ekszistas du klarigoj.[2] La unua opinias, ke la unu el la specioj, eventuale Kalanchoe spathulata ricevis la nomon de sia ĉina nomo伽蓝菜|伽藍菜(jiāláncài ga-laam-choi). Por la dua klarigo la nomo venis de la malnovhinda vorto kalanka por makulo, rustro kaj chaya.
La taksonomia enordigo de la genro Kalanchoe ankoraŭ ne estas solvita.[3] Moderna monografio de la genro Kalanchoe ankoraŭ mankas. La genro konsistas el du sekcioj Kalanchoe kaj Bryophyllum (inkluzive la iama sekcio Kitchingia). Ne ĉiu specio eblas enordige sendube en unu el la du sekcioj.
La specioj de la sekcio Kalanchoe havas starantajn florojn, ne pendantajn. La spaloj estas kunkreskintaj je la bazo. La stemenoj sidas en aŭ super la korola tubo. Ĉe la sekcio Bryophyllum la floroj pendas. La sepaloj estas kunkreskintaj. La kaliko estas tuba aŭ larĝe sonorilforma. La stamenoj estas alfiksitaj sub la mezo de la korola tubo. Ĉe multaj specioj la folioj kaj la infloresko ankaŭ portas bulbilojn.
Kiel tipa specio de la genro estas elektita Kalanchoe laciniata .[4] Kalanchoe estas monofilia.
Laŭ Bernard M. Descoings la genro Kalanchoe konsistas el jenaj specioj:[5]
sekcio Kalanchoe | sekcio Bryophyllum | ne enordigitaj subspecioj |
---|---|---|
|
|
|
Ekde 2003 estas priskribitaj jenaj taksonoj:
Hibridoj
Sinonimoj
Sinonimoj de la genro estas Crassuvia COMM. EX LAM. (1786), Vereia ANDREWS (1798), Verea WILLD. (1799, nom. inval. IKBN-artikolo 61.1), Calanchoe PERS. (1805, nom. inval. IKBN-artikolo 61.1), Bryophyllum SALISB. (1806), Kalenchoe HAW. (1819, nom. inval. IKBN-artikolo 61.1), Physocalycium VESTV (1820, nom. illeg. IKBN-artikolo 61.1), Baumgartenia TRATINNICK (1821, nom. illeg. IKBN-artikolo 61.1), Crassouvia COMM. EX DC. (1828, nom. inval. IKBN-artikolo 61.1), Meristostylus KLOTZSCH (1861), Kitchingia BAKER (1881) kaj Geaya COSTANTIN & POISS. (1908).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.