From Wikipedia, the free encyclopedia
Kaido[1] (arabe قَائِد, qāʾid, hispane alcaide, france caïd) estas tradicia araba titolo de estreco aŭ nobeleco.
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Kadio. |
La titolo kaido devenas de la aktiva participo de la verbo arabe قَادَ, qāda “gvidi”, kaj tial laŭlitere signifas “gvidanton”.
Historie, la titolo kaido estis uzita en la Mezepoka normana Regno Sicilio por islama kortegano.
Poste, en Magrebo kaj Iberio, la arablingva titolo signifis estron de burgo, fortreso aŭ malliberejo.
En suda Maroko sub Francia regado, la berberaj feŭdaj regantoj nomiĝis grandkaidoj (france grands caïds).
En Pakistano, la alnomo de Muhammad Ali Jinnah, la fondinto de la ŝtato, estas La Plej Granda Kaido (urdue قَائدِ اَعظَم, Qāid-e-Azam).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.