Kafiristano
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Kafiristano, Kafirio, Kāfiristān aŭ Kāfirstān (paŝtune کافرستان) estas historia regiono kiu kovris la teritoriojn de la nuna Nuristano en Afganio kaj ties ĉirkaŭoj. Ĝi ricevis ankaŭ la nomon "Afica", sed tio estis ŝanĝita pro sia simileco kun la nomo de la similnoma kontinento. Tiu historia regiono kuŝas, kaj ĉefe enhavas, la basenojn de la riveroj Alingar, Peĉ, Landai Sin kaj Kunar, kaj la interajn montarojn. Ĝi limas kun la ĉefa teritorio de Hindu Kuŝ norde, la urbo Ĉitral en kio estas nune Pakistano oriente, la Kunar Valo sude, kaj la rivero Aliŝang okcidente. Kafiristano ricevis sian nomon pro la Nuristananoj nome loĝantoj de la regiono, kiu iam sekvis formon de antikva Hinduismo, estis ne-islamanoj kaj estis tiele konataj fare de la ĉirkaŭa islama loĝantaro kiel kafiroj, signife "nekredanto".[1] Ili estas tre proksime rilataj al la Kalaŝoj, nome tre fiere sendependa popolo kun distingaj kulturo, lingvo kaj religio.
Kafiristano | ||
---|---|---|
Historia regiono | ||
setlejo [+] | ||
Lando | Afganio | |
- koordinatoj | 35° 15′ 0″ N, 70° 45′ 0″ O (mapo)35.2570.75 | |
Kafiristano | ||
Vikimedia Komunejo: Kafiristan [+] | ||
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.