From Wikipedia, the free encyclopedia
Kabineto Hegedüs [hegeduŝ] estis praktike la lasta hungara stalinisma kabineto. La Hungara revolucio de 1956 mem forbalais tiu ĉi registaron, kiu gvidis la landon inter 1955 kaj 1956 malpli ol 2 jarojn.
Kabineto Hegedüs | ||
---|---|---|
registaro de Hungario | ||
Jurisdikcio | Hungario | |
Lando | Hungario | |
Dum | 18-a de aprilo 1955 - 24-a de oktobro 1956 | |
Antaŭulo | Unua Kabineto Imre Nagy | |
Sekvanto | Dua Kabineto Imre Nagy | |
Unua Kabineto Imre Nagy nuligis la deportojn, la politikaj arestitoj grandparte liberiĝis. Eventuale la stalinismaj politikistoj timis pro la eblaj juraj procesoj, tial paŝo post paŝo ili komencis repreni la signifajn poziciojn, fine la parlamento nomumis novan ĉefministron András Hegedüs. En tiu periodo okazis paco kun Jugoslavio, krome Ruĝa Armeo forlasis Aŭstrion. Rezulte tiu armeo devis forlasi ankaŭ Hungarion, ĉar en Hungario Sovetunio rajtis havi armeon por havi liveran ponton inter Aŭstrio kaj Sovetunio tra Hungario. Do, la armeo stabile restis, tio kuraĝigis la stalinistojn. Enlande oni oficiale konstatis, ke akzo de László Rajk estis senrajta, la reentombiga ceremonio estis signifa okazintaĵo. Radio Libera Eŭropo jam ne estis ĵamita, do maturiĝis la revolucio. Komence de la Hungara revolucio de 1956 denove Imre Nagy (politikisto) establis novan kabineton.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.