From Wikipedia, the free encyclopedia
Albert Kónya [kOnja], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kónya Albert estis hungara fizikisto, politikisto, ministro, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1976).
Albert Kónya | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de junio 1917 en Szolnok |
Morto | 16-an de marto 1988 (70-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | fizikisto politikisto |
Albert Kónya naskiĝis la 14-an de junio 1917 en Szolnok. Li mortis la 16-an de marto 1988 en Budapeŝto.
Albert Kónya frekventis universitaton en Szeged, poste li eklaboris samloke en la universitata fizika instituto en 1939. Li soldatiĝis en 1942. Post la 2-a mondmilito li instruis en universitato en Budapeŝto, sed en 1950 li ricevis la taskon gvidi katedron en universitato de Miskolc. Post 2 jaroj li iĝis subministro, baldaŭe ministro. Li partoprenis en kabineto de Imre Nagy, tial li devis abdiki en 1957. Pli frue en 1955 li doktoriĝis. Spite tion li instruis en universitato en Budapeŝto, kie li estis baldaŭe katedrestro. Kiel fizikisto li okupiĝis pri kvantuma mekaniko, solid-stata fiziko, lasera mezurado. Li pensiuliĝis en 1982. Li ricevis premion en 1974.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.