From Wikipedia, the free encyclopedia
Kaĥeksio estas vortokunfando el la malnovgrekaj vortoj κακός (kakos) 'malbona' kaj ἕξις (heksis) 'stato') kaj en la faka lingvaĵo de medicino signas patologian, tre fortan magriĝon. Ekzakta kvanta difino iom malsamas de lando al lando: Ekzemple en Germanio la medicina servo de la malsanokosta asekuro (MDK) difinas korpomasan indicon de sub 18 kg/m².
Kodo laŭ la Klasifiko Internacia de Malsanoj (versio 10) | ||
---|---|---|
E40 | Kaĥeksia sindromo pro Aidoso | |
Eblaj kaŭzoj estas:
Kontraste al "simpla" maldikiĝo, en kaĥeksia stato ne nur konsumiĝas la korpaj deponaĵoj je graso, sed ankaŭ nedeponocelaj grasoj kaj la muskolaro. La mjelo transformiĝas kaj perdas sian plenan funkcion, kaj ankaŭ aliaj organoj ekmisfunkcias. La stato iĝas vivdanĝeriga, kiam ekforkonsumiĝas la kora muskolaro. Relative rapide do kaĥeksio kaŭzas nemalfareblajn korpajn transformiĝojn kaj fine gvidas al morto.
La terapio konsistas en singarda, porciigita dono de nutraj elementoj, kaj — kaze se tio eblas — en medicina terapiado de la origina kaŭzo de la kaĥeksio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.