Kŭangĵua Demokratia Movado (koree 5·18 광주 민주화 운동) estis insurekcio ekde la 18a de Majo ĝis la 27a de Majo en la jaro 1980, dum kiu civilaj urbanoj de Kŭangĵuo kaj Suda Ĝeonra Provinco (Suda Koreio) batalis kontraŭ puĉo de diktatoro Jeono, por demokratio.

Thumb
Monumento al la 18a de Majo.

Eventoj

La 18-an de majo 1980 en Kŭangĵuo okazis serio da surstrataj protestoj, post kio la militista registaro deplojis trupojn, mortigintajn almenaŭ 196 homojn. Multaj studentoj, laboristoj kaj aktivuloj stis arestitaj kaj torturitaj[1].

Koreaj televidkanaloj ne rajtis raporti tion, sed Jürgen Hinzpeter de ARD rakontis al la mondo pri la masakro.

Memoro

Dum multaj jaroj la eventoj estis strikte cenzurataj. Kvankam la ribelo ne estas vaste konata tutmonde, ĝi inspiris rezistajn movadojn kontraŭ aŭtoritataj reĝimoj en diversaj partoj de Azio[1]. Dokumentoj pri la movado estas parto de la Memoro de la Mondo.

Referencoj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.