komunumo en Saksio-Anhalto, Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Köthen (Anhalto) [KEten] estas administra centro de la distrikto Anhalt-Bitterfeld en la federacia lando Saksio-Anhalto de Germanio. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 25 116 loĝantojn. Ĝis la 1-a de julio 2007 la urbo estis sidejo de pli malnova distrikto Köthen, kiu nomiĝis laŭ la urbo.
Köthen | ||||||
| ||||||
urba komunumo de Germanio • ĉefurbo de distrikto en Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Saksio-Anhalto | |||||
Distrikto | Distrikto Anhalt-Bitterfeld | |||||
Urborajtoj | – | |||||
Telefona antaŭkodo | 03496 | |||||
Poŝtkodo | 06366, 06369 (Arensdorf, Dohndorf, Elsdorf, Löbnitz an der Linde, Merzien, Porst, Wülknitz), 06388 (Baasdorf) | |||||
Aŭtomobila kodo | ABI | |||||
Oficiala Municipokodo | 15082180 | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Kurt-Jürgen Zander | |||||
Adreso de la administrejo | Marktstraße 1-3 06366 Köthen (Anhalt) | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 25116 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 51° 45′ N, 11° 58′ O (mapo)51.75111111111111.973611111111 | |||||
Alto super la marnivelo | 80 m | |||||
Areo | 78,42 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.koethen-anhalt.de/ | |||||
La urbo Köthen situas inter Magdeburgo kaj Halle (Saale), okcidente de Dessau kaj oriente de Bernburg (Saale). Norde de la ĉirkaŭurba teritorio troviĝas la biotopa rezervejo "rivera pejzaĝo meza Elbo".
Köthen estis la unuan fojon menciita dum la jaro 1115. Ĝis la fino de la 12-a jarcento Köthen havis proprajn mezurojn por greno kaj propran monerfarejon. Ekde 1396 ĝis 1552, kaj denove ekde 1603 ĝis 1847, Köthen estis ĉefurbo de propra ŝtateto Anhalt-Köthen.
La konsilo konsistas el 40 konsilanoj kaj ĉefurbestro.
CDU | SPD | PDS | FDP | sen partio | B90/Grüne | entute | |
2004 | 14 | 10 | 10 | 3 | 2 | 1 | 40 |
(stato: urbaj balotoj la 13-an de junio 2004)
ĉefurbestro Kurt-Jürgen Zander (SPD)
prezidanto de la konsilo d-ro Werner Sobetzko (CDU)
preĝejoj:
Pri la origine lutherana respektive reformita aspekto de la preĝejoj hodiaŭ nur iom memorigas la ena ekipaĵo. La diservojn oni festas en ambaŭ preĝejoj laŭ Agendo de la Unuigita Evangelia Landa Eklezio de Anhalto.
En Köthen estas la administrejo de la altlernejo Hochschule Anhalt. En Köthen oni povas studi la teknikajn fakojn. Alia edukejo estas lerneja centro por profesioj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.