From Wikipedia, the free encyclopedia
Károly Gonda [kAroj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gonda Károly estis hungardevena artdekora arkitekto, pentristo. Lia origina familia nomo estis Goldstein ĝis 1902, lia nomo en Usono estis C.H. Gonda (Charles Henry Gonda) kaj en Ĉinio 卡罗里·鸿达 [kaloli hungta].
Károly Gonda | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Goldstein Károly |
Naskiĝo | 22-an de junio 1889 en Gyöngyös |
Morto | 1-an de aprilo 1969 (79-jaraĝa) en Lakewood Township |
Lingvoj | rusa • ĉina • hungara |
Ŝtataneco | Hungario Usono |
Alma mater | Teknika Universitato ĉe Vieno (–1914) École des Beaux-Arts (en) (–1915) |
Okupo | |
Okupo | arkitekto |
Verkoj | Bank of Communications Building Capitol Theatre Cathay Theatre |
Károly Goldstein[1] naskiĝis la 22-an de junio 1889 en Gyöngyös, li mortis la 1-an de aprilo 1969 en en:Lakewood Township, New Jersey (Nov-Ĵerzejo, Usono).
Károly Gonda studis en Teknika Universitato (Vieno), tamen li akiris arkitekturan diplomon en en:École des Beaux-Arts. Dum la 1-a mondmilito li estis komence soldato, poste militkaptito en Siberio. Tie li edziĝis en 1919 kun eksedzino rusino kun du infanoj. En la sekvaj jaroj ili vojaĝis al Ŝanhajo. Gonda laboris en arkitektura firmao, poste en 1928 li malfermis propran atelieron. En 1949 pro la alvenintaj komunistoj la familio translokiĝis al Usono, kie Gonda okupiĝis nur pri pentrado.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.