From Wikipedia, the free encyclopedia
Károly Flórián [kAroj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Flórián Károly estis hungara juristo, akademia instruisto, turisto.
Károly Flórián | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de januaro 1878 en Prešov |
Morto | 15-an de aŭgusto 1941 (63-jaraĝa) en Košice |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | akademiulo |
Károly Flórián Arkivigite je 2016-11-12 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 26-an de januaro 1878 en Hungara reĝlando en Eperjes (nuntempa Prešov en Slovakio), li mortis la 15-an de aŭgusto 1941 en Hungario en Kassa (nuntempa Košice en Slovakio).
Károly Flórián frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste li akiris juran diplomon en Scienca Universitato Ferenc József en 1900. Post siaj studoj li estis juĝisto. Inter 1901 kaj 1914 li instruis en Luterana Jura Akademio (Eperjes) (ekde 1902 kiel publika ordinara profesoro). En la jaro 1914 li prelegis en universitato en Berlino, poste li soldatiĝis. Li estis militkaptito en Rusio, kie li lernis ruse, eĉ li prelegis en universitato de Ĥarkov. En 1918 li hejmenvenis kaj instruis en Reĝa Jura Akademio (Kassa) ĝis 1922, poste li pensiuliĝis. Inter 1924–1928 li estis urbestro de Prešov (jam en Ĉeĥoslovakio). Li estis ankaŭ tre aktiva turisto.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.