József Nepp

From Wikipedia, the free encyclopedia

József Nepp [jOĵef], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nepp József estis hungara animaciisto (reĝisoro, komponisto, scenaristo pri animaciaj filmoj), altlerneja instruisto.

Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...
József Nepp
Persona informo
Naskiĝo 23-an de junio 1934 (1934-06-23)
en Csepel
Morto 6-an de oktobro 2017 (2017-10-06) (83-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Budakeszi
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Arta Universitato Moholy-Nagy (19521957)
Okupo
Okupo filmreĝisoro
komponisto
scenaristo
animaciisto
vdr
Fermi

József Nepp [1] naskiĝis la 23-an de junio 1934 en Csepel, li mortis la 6-an de oktobro 2017 en Budapeŝto.

Biografio

József Nepp akiris diplomon en Industriarta Altlernejo en 1957. Post siaj studoj li laboris en filma produktejo, kie li restis ĝis la emeritiĝo. Komence li pentris filmajn fonojn, ekde 1961 li estis reĝisoro. Ekde la 1980-aj jaroj liaj filmoj jam plej ofte estis videblaj en la Hungara Televizio. Li ricevis premion Kossuth en 1999, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn. Liaj filmoj ricevis premiojn inter 1964-1982.

Liaj filmoj

kiel reĝisoro

  • Szenvedély (1961)
  • Gusztáv egeret fog (1965, poste la ceteraj Gusztáv-filmoj kun 37 epizodoj; kelkfoje ankaŭ scenaristo)
  • Üzenet a jövőből – A Mézga család különös kalandjai (1968, poste la televizia serio A Mézga család; kelkfoje ankaŭ scenaristo)
  • Kérem a következőt! (Dr. Bubó) (1974, poste la televizia serio Dr. Bubó)
  • Hófehér (1983)
  • Nonszensz (1994)
  • Hülye Robinson (2003)

kiel scenaristo

  • Ellopták a vitaminomat (1966)
  • Lúdas Matyi (1976)
  • Szaffi (1984)
  • A hetedik testvér (1995)
  • Macskafogó 2. – A sátán macskája (2007)

kiel komponisto

  • Szabadságon (1961)
  • Mese a bogárról (1963)

Elektitaj libroj kun liaj desegnaĵoj

Elektitaj disĉiploj

Fontoj

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.