From Wikipedia, the free encyclopedia
János Jabloniczky [jAnoŝ jablonicki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Jabloniczky János estis hungara advokato, parlamenta deputito.
János Jabloniczky | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 21-an de septembro 1874 en Nagyszombat (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Morto | 1950 en ie en Sovetunio |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio Hungario |
Okupo | |
Okupo | advokato politikisto |
János Jabloniczky[1] naskiĝis la 21-an de septembro 1874 en Nagyszombat, (nuntempa Trnava en Slovakio), li mortis supozeble en 1950 ie en Sovetunio.
János Jabloniczky akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto. Post siaj studoj li estis advokato en Pozono. Depost naskiĝo de Ĉeĥoslovakio li komencis politikadi kaj en 1920, 1925 kaj 1929 li estis elektita parlamentano en Prago kaj urba konsiliano de Bratislavo. Li defendis interesojn de la hungara kaj germana minoritatoj. En 1945 li estis arestita kaj deportita al Sovetunio. En la sekvanta jaro li estis kondamnita je trudlaboro kaj li mortis en gulago.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.